Burgo Liebenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Liebenstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 11″ N, 10° 51′ 10″ O (mapo)50.769710.8527Koordinatoj: 50° 46′ 11″ N, 10° 51′ 10″ O (mapo)
Burgo Liebenstein (Turingio)
Burgo Liebenstein (Turingio)
DEC
Burgo Liebenstein
Burgo Liebenstein
Situo de Burgo Liebenstein
Burgo Liebenstein (Germanio)
Burgo Liebenstein (Germanio)
DEC
Burgo Liebenstein
Burgo Liebenstein
Situo de Burgo Liebenstein
Map
vdr

Burgo Liebenstein (germane Burg Liebenstein) estas ruino de spronburgo je alteco de 385 metroj supre de la turingia vilaĝo Liebenstein en Germanujo. Ĝi troviĝas je la krutaĵo norda de la valo de Wilde Gera.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo verŝajne ĉ. 1270 konstruigitis fare de la senjoroj de Kevernburg. La unuaj posedantoj estis la ministeriaj senjoroj de Liebenstein antaŭ ol la burgo venis en la jaro 1369-a en la manojn de la ludovikidoj. Ĉiuokaze estis estinta ties la unua mencio en 1228. Seninterrompe inter 1434 kaj 1820 la senjoroj de Witzleben tie posedantis kiuj igis de ĝi meze de la 16-a jarcento loĝadkastelo. En 1610 aldonitis antaŭa kastelo. La lasta enfeŭdigitulo estis ekde 1820 grafo von Salisch. Inter 1830 kaj 1859 buroojn siajn havis surloke justiculoj el la tribunaloj Elgersburg/Liebenstein. Post vendo en 1867 la aferoj kadukiĝis malrapide servante kiel ŝtonrompejo al la vilaĝanoj. Tiam ankaŭ la flankaj ejoj malaperis. La unuaj sekuriglaboroj startis en 1955 kiam oni ankaŭ starigis liberaeran scenejon. La kuireja sekĉio ekde 1976 savitis kaj ekde 1998 fundamentaj riparadoj okazis.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Temas pri komplekso tre simila al Kastelo Ehrenburg kaj Burgo Ehrenstein konsistante el rektangula loĝada palaca ero kaj turo. La tuton ĉirkaŭas muraro ringa. Aldonite estas ĉe la okcidenta flanko kelkaj etaj alkonstruitaĵoj malpost kiuj estas defendokorto el la 14-a/15-a jc kun kroma ronda turo. En niaj tagoj konserviĝas ja ne malmultaj partoj kiuj libere alireblas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten, Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, p. 128–129, ISBN 3-86134-631-1
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, p. 173–174, ISBN 3-910141-43-9
  • Stephanie Eißing: Thüringen. (= Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler). Dua eldono, Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]