Burgo Scharzfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La kastelo en 1634.
Panorama loko.
La nuna aspekto de la burgo-ruino.

La Burgo Scharzfels (germane: Burgruine Scharzfels) estas la mezepoka ruino de fortikaĵo situanta oriente de la vilaĝo de Scharzfeld, urboparto de Herzberg am Harz. Ĝi situas en arbaro sur kresto proksimume 150 m super la Oder-valo. Dum jarcentoj post ĝia konstruo en la 10-a aŭ 11-a jarcento ĝi restis nekonkerebla fortikaĵo. La interna sekcio estas konstruita sur dolomita nudroko proksimume 20 m alta. La kastelo unue estis konkerita post sieĝo en 1761 dum la Sepjara Milito kaj tiam eksplodigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

De la fortikaĵoj de la antaŭa ekstera sekcio restis neniuj videblaj restaĵoj krom fontodomo. La pli malalta aŭ ekstera sekcio nun estas plata terasforma areo kun restoracio. Ŝtuparo, konstruita en la 19-a jarcento, kondukas al la supra sekcio sur la 20 metrojn alta dolomito roko. La roko havas areon de proksimume 20x60 metroj. Tiu aglonest-simila pozicio kun siaj vertikalaj rokflankoj igis la kastelon nekonkerebla. La ŝtonaj kastelkonstruaĵoj estis konstruitaj aldone al la roko aŭ en interspacoj. Laŭ tiutempaj raportoj, ekzistis almenaŭ aŭlo kaj turo. De la konstruaĵoj kaj la remparo nur konserviĝis fragmentoj, kiuj nun restaŭritis. En kontrasto, la tuneloj kaj ĉambroj hakitaj el la roko daŭre ekzistas, inkluzive de la 15 metrojn longa koridoro disde la kastelenirvojo. Plurcent metroj for de la kastelruinoj estas roko konata nomita Frauenstein kiu estis iam gvatpunkto kaj remparereto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apero en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Scharzfels estis verŝajne konstruita en la 10-a aŭ 11-a jarcento kaj apartenis en siaj fruaj tagoj al la Magdeburga arkidiocezo. Ĝi nur iĝis de historia signifo danke al imperiestro Lothair of Süpplingenburg kiu akiris ĝin en 1131 kaj turnis ĝin en regnan fortikaĵon (Reichsfeste). Tiu aĉeto estas atestita per la sama dokumento en kiu la kastelo estas menciita skribe por la unua fojo, kiel Castrum quoddam Scartuelt.

De tiu tempo la kastelo estis hejmo por pluraj grafaj linioj inkluzive de la Grafoj de Scharzfeld kiuj estis nomitaj laŭ la kastelo. Post ilia estingiĝo, la kastelo iĝis en 1300 kiel feŭdo de la Princlando de Grubenhagen posedaĵo de la grafoj de Hohnstein. Post la estingiĝo de la harca linio de la dinastio de Hohnstein en 1593, la feŭdaj kastelo kaj domo revenis al la dinastio de la Grubenhagenoj. En 1596 grafo Heinrich Julius von Brunswick-Wolfenbüttel heredis la fortikaĵon. Poste ĝi iĝis la posedo de la Hanovra linio de la Velfa dinastio.

Fortikaĵo kaj arestejo[redakti | redakti fonton]

En 1627 la kastelo estis vastigita, okupita fare de garnizono kaj tre fortikigita. En la jarcentoj post la konstruado de la kastelo neniu malamiko povis kapti ĝin, malgraŭ konfliktoj kiel ekzemple la Kamparana ribelo aŭ la Tridekjara milito. En la 17-a jarcento Scharzfels iĝis prizono.

De 1695 Eleonore von Knesebeck (nask. en 1655) restis ĉi tie, kiu venis de prestiĝa Lüneburga familio (malalta nobelaro). Ŝi estis iĝinta la domservistino al princino Sophie von Ahlden post ŝia geedziĝo en 1682. Inter la delikateca deksesjarulino kaj Eleonore estis amikeco, speco de patrina-filina rilato. Eleonore ankaŭ iĝis iniciita en la ekstergeedza amafero de Sophie kun la malzorgema grafo Philip Christoph von Königsmarck kaj portis la amleterojn inter la sekrete enamiĝintoj. La familio von Knesebeck ofte provis startigi laŭleĝan procezon kaj ofertis vane kaŭcion de 100.000 taleroj. La kaptitino restis malliberigita en malgrandega ĉambro kun la nura privilegio vidi maljunan flegistinon unufoje potage. Ŝia familio poste subaĉetis la tegmentiston Veit Rentsch. Kiel rezulto Eleonore estis liberigita en 1697 kun ekstera helpo en aŭdaca maniero: ŝi estis alkroĉita al la korpo de la savanto dum la 20 metrojn longa sobenigo pere de ŝnuro. Antaŭe, li faris malfermaĵon en la tegmento de la ĉambro de kie la kaptitino estis transportita eksteren. Malsupre, ŝia frato atendis kun manpleno da surĉevalaj viroj kaj portis ilin al sekura loko. Ŝi vojaĝis al Vieno por ricevbi imperiestran leteron de protekto kaj poste ŝi moviĝis al Braunschweig. En 1717 ŝi mortis en vilaĝo proksime de tiu grandurbo. De la familio de Sophie, ŝi ricevis 2.000 talerojn da subteno..

Konkero[redakti | redakti fonton]

En 1761, dum la Sepjara Milito, korpuso de francaj soldatoj, numerantaj proksimume 6.000 virojn, ekaperis antaŭ la Scharzfels-kastelo. Ili ne sukcesis ke la burgodefendantoj kapitulacis, finfine nur per ruzo kaj subtera tunelo. Post dek-taga sieĝo, la garnizono transcedis la kastelon la 25an de septembro 1761. La kapto de tiu ĝis tiam nekonkerebla fortikaĵo kaŭzis grandan jubiladon en Parizo. Ilia ĝojo estis malaltigita kiam iĝis konate ke la defendantoj estis plejparte malsanuloj. Poste ili eksplodigis la burgon ĉarprinco Ferdinand von Braunschweig estis alproksimiĝanta kun armeo. Ekde tiam la kastelo estas ruino.

Ekskursocelo ŝatata[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas nr. 151 en la etaparo de Harzer Wandernadel kaj estas parto de la migradoretoj Karststeig respektive Harzer Baudensteig. La norda flanko de la dolomita roko estas eĉ uzita por sporta grimpado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Andreas Friedrich: Die Burgruine Scharzfels, S. 73-75, in: Wenn Steine reden könnten, Band II, Landbuch-Verlag, Hannover 1992, ISBN 3-7842-0479-1.
  • Wolfgang-Dietrich Nück: Graf Sigebodo II. von Scharzfeld/Lauterberg, Verlag für Regionalgeschichte, Bielefeld 2008, ISBN 978-3-89534-692-7.
  • Firouz Vladi: Die Burg Scharzfels, Verlag Jungfer, Herzberg 1990, keine ISBN.
  • Hans-Heinrich Hillegeist: Die Einnahme und Zerstörung der Burg Scharzfels durch die Franzosen vor 250 Jahren In: Unser Harz, 12/2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]