Burgo Tannenfels (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
murrestaĵoj de la burgo

La burgo Tannenfels etas la ruino de montburgo sur alteco de 460 supre de la komunumo Dannenfels ĉe la monto Donnersbergen la distrikto Donnersberg, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La burgo sur kastela teramaso (Motte) estis menciita la unuafojo en 1330 kiam grafo Philipp kaj ties edzino Lisa de Katzenelnbogen donacis kapelon en la burgo. La burgo apartenis kun kune kun la Herrschaft Kirchheim al la senjoroj de Bolanden. Fine de la 13a jarcento la plej granda parto fariĝis posedo de la grafoj de Sponheim. Burgo Tannenfels fariĝis la devenburgo de la Sponheim-a flanklinio Bolanden-Dannenfels. Post ilia pereo en 1393 la burgo fariĝis posedo de la grafoj de Nassau-Saarbrücken, en 1431 parto de la burgo fariĝis posedo de la grafoj de Palatinato. En la Palatinata kamparana milito 1525 la burgo estis detruita de la ribelantaj kamparanoj. La ruino restis ĝis 1797 posedaĵo de la domo Nassau-Saarbrücken.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marin Dolch/Stefan Ulrich: Tannenfels. In: Jürgen Keddigkeit, Ulrich Burkhart, Rolf Übel (Hrsg.): Pfälzisches Burgenlexikon. Band 4.2. Kaiserslautern 2007. p. 83-88

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]