Burgo an Chaoil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Narrow Water Castle: rigardo al la sudo

La burgo an ChaoilNarrow Water Castle (skotgaele Caisleán an Chaoil, ulsterskote: Narra Wattèr)[1] estas burga ruino apud Warrenpoint en la nordirlanda graflando an Dúin. La loĝturo havas malgrandan kurtinon el la 16a jarcento. La ruino situas apud la ŝoseo A2 kaj ĉe la riverbordo de la rivero Newry , kiu ĉ. 1,6 km sude de la lago Carlingford elfluas. La burgo estis ekde 1956 propraĵo de la ŝtato.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1212 Hugh de Lacy, la unua grafo de Ulster konstruigis sur sian teritorion loĝturon, por eviti atakojn al la urbo Newry el la rivero. En la 1560aj jaroj estis konstruitaj la loĝturo kaj la la kurtino. Temas pri loĝturo, kiu estis tipa por Irlando inter la 14a kaj la komenco de la 17a jarcento. Tiuj konstruaĵoj havas ortangulan horizontalan projekciaĵon kaj tri ĝis kvar etaĝojn.

La origina konstruaĵo estis detruita en la irlanda ribelo (1641).

La 27an de aŭgusto 1979 18 soldatoj de la brita armeo estis mortigitaj en atenco fare de la IRA apud Narrow Water Castle. Tiu atenco estis la atenco kiu okazigis la plej multajn mortintojn pri kiu IRA respondecis.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

[1] [2]

[3]

  1. 1,0 1,1 Jordan's Castle, Ulster-Scots-Übersetzung. Department of the Environment. Abgerufen am 21. Oktober 2015.
  2. 2,0 2,1 Narrow Water Castle. Environment and Heritage Service NI - State Care Historic Monuments. Alirita 2015-10-21.
  3. 3,0 3,1 "On this day - 27 August: 1979: Soldiers die in Warrenpoint massacre", BBC News, 1979-08-27. Kontrolita 2015-10-21.