Burgonja skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komponistoj Guillaume Dufay (maldekstre) kaj Gilles Binchois (dekstre), Martin le Franc, "Champion des Dames"

La burgonja skolo estas nocio, kiu celas aron de komponistoj aktivaj en la 15-a jarcento en la Malsupraj landoj (Nord-Francio, Belgio, Nederlando) unuigitaj tiutempe sub la regado de la burgonjaj dukoj. La plej elstaraj nomoj asociitaj kun tiu ĉi skolo estas Guillaume Dufay, Gilles Binchois kaj Antoine Busnois. La burgonja skolo estis la unua fazo de tio, kion oni entute nomas Franc-flandra skolo aŭ la skolo de la nederlandaj polifoniistoj, kio situigas la originon de la plej gravaj centroj de muzika inventemo tiutempaj ne entute malprave en Flandrion kaj la reston de la burgonjaj Nederlandoj, ĉar la plejmultaj komponistoj prominentaj en Eŭropo ankaŭ devenis el tiu ĉi regiono.

Fono[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo de la malfrua mezepoko kaj la frua renesanco kulturaj centroj emis translokiĝi sekve de ŝanĝiganta politika stabileco aŭ la ĉeesto de aŭ de sekulara aŭ de malsekulara potenco, ekz la papo, la kontraŭpapo aŭ la imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Dum la 14-a jarcento la plej gravaj centroj de muzika aktiveco troviĝis en la nordo de Francio, en Avignon kaj en Italio, reprezentitaj de Guillaume de Machaut kaj la Ars Nova, la Ars subtilior kaj Landini respektive; Avignon havis mallongan, sed gravan kulturan florepokon, ĉar la papo tie eklokiĝis dum la okcidenta skismo. Kiam Francio malvenkis en la Centjara Milito (kiu okazis ekde 1337 ĝis 1453), la kultura centro translokiĝis pli norden kaj okcidenten al la urboj de la Malsupraj Landoj, tiutempe are nomataj Nederlandoj.

Sub la domo de Valois Burgonjo estis la plej potenca kaj plej stabila ento en okcidenta Eŭropo. La dukoj sisteme plivastigis sian regnon laŭvice per la graflando Flandrio, la duklando Brabanto, la graflando Holando, la duklando Luksemburgio, kaj per Alzaco kaj Loreno. Precipe sub la regado de duko Filipo la bona (1419 - 1467) kaj Karlo la sentima (1467 - 1477) la burgonja regno iĝis centro de muzika inventemo. La centro de la muzika vivo tiam ne situis en la duklando Burgonjo en Francio (de kiu Dijon estis la ĉefurbo), kvankam la dukoj tenis tie administrejon. La plej gravaj centroj, en kiuj oni faris muzikon estis Bruselo, Bruĝo, Rijsel, Arras kaj kelkaj pli malgrandaj urboj en la Nederlandoj

Kiam la reputacio de la Nederlandoj kreskis, la muzikistoj iris tien por studi kaj poste prosperigi siajn karierojn. La burgonjaj De Bourgondische regnestroj ne nur favorigis la artojn. Ili ankaŭ mem aktivis muzike: de Karlo la sentima ni scias, ke li ludis la harpon kaj ke li komponis kanzonojn kaj motetojn. Neniu verko, kiun oni kun certeco povus atribui al li, estas transdonita. La dukoj kiel sekularaj kuragigis regantojn ankaŭ al komponado de profana muziko kaj eĉ sur nivelo ĝis tiam nevidata en la eŭropa muzikhistorio.

La migrado de la muzika vivo ekde Parizo al Flandrio korespondas kun la kutima (kaj tute ne ĝenerale akceptata) subdivido de la muzikhistorio en mezepoko kaj renesanco; oni ja ofte rigardas Guillaume de Machaut kiel unu el la lastaj mezepokaj komponistoj, Dufay plej ofte estas rigardata kiel la unua elstara komponisto el la renesanco.

Karlo la sentima mortis en 1477 okaze de la batalo ĉe Nancy dum unu el siaj klopodoj aldoni teritorierojn al sia regno. Post lia morto tamen la muzika florepoko pludaŭris en la burgonjaj urboj. Je la unua jardeko de la 16-a jarcento la Nederlandoj estis enigitaj en la posedaĵon teritorian de la aŭstriaj Habsburgoj, kiuj cetere ankaŭ funkciis kiel mecenatoj por la muzikistoj.

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

La historio de la burgonja muziko komencis per la starigo de la kortegokapelo en 1384 far‘ de Filipo la sentima; kiam tiu ĉi dudek jarojn poste forpasis, la kapelo povis elteni la komparon kun tio, kio en Avignon estis atingita sur la kampo de pompego. Nomoj, kiujn oni asocias kun la plej frua fazo de la burgonja muziko, estas Johannes Tapissier kaj Nicolas Grenon, kiuj reprezentas la transiron al la sekvonta fazo en la ekzisto de la kapelo, kiam tiu ĉi en 1415 estis reorganizata. Aliaj komponistoj en ĉi tiu frua periodo estis Hugo kaj Arnoldus de Lantins, kiuj poste en Italio trafis sur Dufay.

El ĉiuj nomoj asociataj kun la burgonja skolo la plej konata estas eble Guillaume Dufay, verŝajne ankaŭ la plej fama komponisto en Eŭropo el la 15-a jarcento. Li verkis muzikon en diversaj tiam kutimaj formoj, muziko kiu estis melodia kaj kantebla kaj kiu estas bone memorebla (pli ol duono de lia sakrala muziko ekz. konsistas el simplaj harmonizoj de ĥoraloj). Al la samtempuloj de Dufay apartenis i.a. komponistoj kiel Gilles Binchois, kiu supozeble inter 1430 kaj 1460 aktivis ĉe la burgonja kortego, kaj Hayne van Ghizeghem, komponisto, kantisto kaj soldato, kiu eble pereis dum la lasta militiro de Karlo la sentima.

Post la morto de Dufay en 1474 la plej elstara burgonja muzikisto Antoine Busnois, kiu ankaŭ estis produktema komponisto de kanzonoj kaj eble la komponisto de la fama kanto L'homme armé.

Muzika stilo kaj formoj[redakti | redakti fonton]

Burgonjaj komponistoj preferis profanajn formojn, almenaŭ se ili laboris en la burgonjaj landoj; multa sakrala muziko ekzistas el la plumo de tiuj ĉi komponistoj, kiuj trakuris siajn karierojn en Italio, ekz. ĉe la papa kapelo. La ĉefaj profanaj formoj, laŭ kiuj la burgonjoj komponistoj estas la kvar t.n. formaj fiksaj (rondelo, balado, virelaio kaj berĝeredo), komune submetitaj sub la arnomo kanzonoj. El tiuj ĉi kvar la rondelo spertis sendube la plej grandan sukceson kiel ĝenro; pli rondeloj transdaŭris la epokojn ol pecoj, kiujn estas komponitaj laŭ la aliaj formoj. La plej multaj rondeloj estis trivoĉoj kaj pri franca teksto, kvankam kelknombro estas komponita en aliaj lingvoj. En la plej multaj rondeloj la plej alta voĉo (la "superius") ricevis tekston, kaj la aliaj voĉoj estis verŝajne realigitaj per instrumentoj. La bergerette estis novaĵo de la burgonjoj mem; ĝi similis la virelaion, sed estis pli mallonga kun nur unu strofo.

La plej multaj komponistoj ankaŭ verkis sakralan muzikon en la latina, kion ankaŭ faris la venontaj generacioj. Ili skribis kaj mesojn kaj motetojn kaj plue magnifikatojn. Tiutempe la meso transformiĝis de nombro da apartaj mespartoj komponitaj de diversaj komponistoj, ofte uzanta gvidmotivon, al mescikloj baziĝantaj sur kanto firma. Dufay, Binchois, Busnois, Reginaldus Libert kaj aliaj verkis kompletajn mesciklojn. Unu el la preferitaj melodioj uzataj kiel kanto firma estis la fama l'Homme armé, kiun ne nur la burgonjoj muzikigis, sed ankoraŭ poste, multaj komponistoj en la venontaj jarcentoj; la kanto iĝis en la okcidenta muzikhistorio la melodio plej ofte uzata kiel bazo por meskomponaĵo.

La moteto ŝanĝiĝis tiutempe ekde la izoritma modelo de la 14-a jarcento ĝis la glata polifonia komponaĵo konsista el alineoj, kiel ekz. en la verkoj de Busnois kaj aliaj pli postaj burgonjoj. En la motetoj, en la mesoj kaj en alia sakrala muziko la komuna muzika tekniko aplikata estis tiu de la falsobordono, harmonizo de antaŭekzista kanto en paralelaj 6-3-akordoj, eventuale dekoraciita per ornamaĵoj cele al eviti monotonecon. Komponaĵoj, kiuj enhavis falsobordonon, ebligis kanti tekston komprenebla sen fali en platecon de simpla kanto.

Ankaŭ instrumenta muziko estis kulturata ĉe la burgonja kortego, ofte per dancoj. Speciala trajto de la burgonja instrumenta muziko estas, ke la dukoj elektis muzikon por laŭtaj instrumentoj kiel trumpetoj, tamburinoj, ŝalmoj kaj sakŝalmoj). Konserviĝis pli muziko komponita por ĉi tiu tipo de instrumentoj ol por aliaj kutimaj instrumentoj kiel la liuto aŭ harpo. Laŭ la tiama muzikpraktiko la laŭtaj instrumentoj ludis kutime ekde alta loko kiel ekz. balkono, dum kiam la aliaj instrumentoj hejmis sur pli intimaj lokoj.

Instrumentala muziko inkluzivis i.a. la "basa danco"n, ceremonian dancon de solena karaktero kun relative malvigla rapideco. Tipa por tiu ĉi danco estas la duobla metro subdividita per tri (laŭ moderna notado en 6/8-a takto) Tiun ĉi dancon tuj sekvas rapida danco, la "tordion" aŭ la "pas de Brabant".

La burgonja skolo estis la unua generacio de tio, kio kelkfoje estas konata kiel la skolo de la Nederlandaj polifoniistoj, diversaj generacioj de komponistoj transkuraj periodon de 150 jaroj aŭ pli kaj kiuj komponis laŭ polifonia stilo. Postaj generacioj, kiujn oni ne plu aparte asociis nek kun la kortego nek kun Burgonjo, sed kiuj restis interligitaj unu kun la alia pro la geografia proksimeco de iliaj naskiĝlokoj kaj pro komuna muzika praktiko, nombras inter iliaj viĉoj ne la plej malaltajn, nome komponistojn kiel Johannes Ockeghem, Jacob Obrecht, Josquin des Prez, Adriaan Willaert kaj Orlando di Lasso.

Manskribaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉ. 65 manskribaj fontoj, kiuj entenas muzikon de burgonjaj komponistoj. La plej gravaj el ili estas:

  • Canonici- manuskripto (enhavas muzikon ekde ĉ. 1400 ĝis 1440). Tiu ĉi manuskripto troviĝas en la Bodleian Library en Oxford, Anglio; ĝi estas nomata laŭ la antaŭa posedanto Matteo Luigi Canonici, jezuito venecia el la 18-a jarcento. Ĝi entenas entute 380 komponaĵojn el la verkaro de 60 komponistoj. Kaj sakrala kaj profana muziko estas reprezentata en ĉi tiu kolekto.
  • Laborde-kantaro (enhavas ĉefe muzikon komponatan dum la regado de Karlo la sentima, 1467 - 1477). La kantaro estas nomata laŭ la markizo de Laborde kaj troviĝas en la Library of Congress en Vaŝingtono, DC. Ĝi entenas entute 106 muzikaĵojn.
  • Mellon-kantaro (enhavas muzikon ekde ĉ. 1440 ĝis 1477). Ĝi nomiĝas laŭ Paul Mellon, kiu donacis ĝin al la Universitato Yale; tiutempe ĝi tie troviĝas en la BibliotekoBeinecke. Ĝi entenas 57 komponaĵojn kaj ankaŭ kelkajn pecojn da neburgonja muziko (nome verkoj de anglaj kaj italaj samtempuloj)
  • Dijon-kantaro (enhavas muzikon ekde ĉ. 1470 ĝis 1475). Kelkaj pecoj estas komponitaj de komponistoj, kiujn oni kutime ne asocias kun la burgonja skolo, ekz. Johannes Ockeghem, Loyset Compère kaj Johannes Tinctoris. La kantaro troviĝas en la publika biblioteko de Dijon kaj entute entenas 161 muzikaĵojn.
  • El Escorial-kantaro (enhavas muzikon ekde ĉ. 1430 ĝis 1445). Ĝi troviĝas en la Biblioteca del Monasterio, El Escorial, V.III.24; oni kutime referencas tiun per EscA. Ĝi entute entenas 62 komponaĵojn, el kiuj nur unu kun iom da certeco estas atribuebla, nome al Gilles Binchois), kvankam el la aliaj multaj povus esti atribuata pro stilaj kaŭzoj al Binchois, Dunstable, Dufay kaj aliaj.

Burgonjaj komponistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Craig Wright, "Burgundy", in The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • Harold Gleason and Warren Becker, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 0-89917-034-X
  • Walter H. Kemp, Burgundian Court Song in the Time of Binchois: The Anonymous Chansons of El Escorial, MS V.III.24. Oxford, Clarendon Press. 1990.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]