Burgonjaj Malaltaj Landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Teritorioj de la dukoj de Burgonjo (kaj nordaj (Malaltaj) kaj sudaj).

La Burgonjaj Malaltaj Landoj, aŭ en franca Les Pays-Bas bourguignons estas la provincoj de Nederlando akiritaj de la dukoj de Burgonjo (dinastio de Valois) en la 14a kaj 15a jarcentoj. Oni nomis ilin tiam kiel «pays de par-deçà» enhavantaj Flandrion, Artezon, Duklandon Brabanton, Duklandon Limburgion, Henegovion, Namurion, Holandon, Zelandon kaj la aliajn nederlandajn teritoriojn, aŭ alinome «pays bas», nome Malaltaj Landoj por distingi ilin el la «pays de par-delà», nome la plej sudaj posedoj de Burgonjo kaj Franĉkonteo.

La dukoj de Burgonjo unigis tiujn landojn kiuj formis princlandojn separitajn kaj foje eĉ malamikajn kiuj formis parton ĉe Flandrio de la Reĝlando Francio kaj ĉe Brabanto, Namurio, Henegovio de la duklandon Luksemburgion kaj aliajn teritoriojn de la Sankta Romia Imperio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anne Le Cam, Charles le Téméraire, un homme et son rêve, In Fine, 1992
  • Évelyne Van den Neste, Tournois, joutes, pas d'armes dans les villes de Flandre à la fin du Moyen Âge (1300-1486), Droz, 1996 (lire en ligne [archive])
  • Alain Derville, L'Économie française au Moyen Âge, Ophrys, 1995 (lire en ligne [archive])