Saltu al enhavo

Burhinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Burhinus
Burhinus capensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Ĥaradrioformaj
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Burhinus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Burhinus estas genro de birdoj de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. La Burinedoj estas familio de birdoj, kiu enhavas tri genrojn, nome Esacus, Hesperoburhinus kaj Burhinus, kiu pli precize donas la nomon al la familio kaj enhavas pli da specioj. Alia genro en la familio, nome Esacus havas pli grandajn kaj longajn bekojn kaj pli buntajn vizaĝajn bildojn. Hesperoburhinus enhavas du amerikajn speciojn, iam en Burhinus.

Vere vorto trielo povus utili por aludi ĉiujn speciojn de la genro Burhinus, sed pli precize oni uzas por nomigi la eŭrazian trielon.

Trieloj estas vadbirdoj de longaj kruroj kaj brunkamufla plumaro. Ĉar ili estas plej ofte noktemaj aŭ krepuskaj, ili havas grandajn flavajn okulojn por vidi senlume aŭ noktolume. Multaj specioj havas helajn aŭ malhelajn striojn aŭ partojn ĉirkaŭ la okulojn. Voĉoj estas laŭtaj kaj facile aŭdeblaj nokte.

La sep specioj estas:

Bildo Nomo Scienca nomo
Trielo Burhinus oedicnemus
Senegala trielo Burhinus senegalensis
Akva trielo Burhinus vermiculatus
Kaba trielo Burhinus capensis
Aŭstralia trielo Burhinus grallarius (antaŭe B. magnirostris).