Burkhard Heim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burkhard HEIM)
Burkhard Heim
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1925 (1925-02-09)
en Potsdam
Morto 14-an de januaro 2001 (2001-01-14) (75-jaraĝa)
en Northeim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo fizikisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo kvantuma fiziko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Burkhard HEIM (naskiĝis la 9-an de februaro 1925 en Potsdam, mortis la 14-an de januaro 2001) estis germana teknikisto pri eksplodaĵoj kaj fizikisto.

Post abiturienta diplomiĝo li estis forkomandita jam en 1944, por kunlabori ĉe la ellaborado de novaj eksplodaĵoj. Tio okazis pro studo pri eksplodaĵa tekniko, kiun li estis sendinta al la Chemisch-Technische Reichsanstalt (Kemi-Teknika Imperia Instituto). En la laboratorio li 1944 pro eksplodakcidento ricevis tre fortegajn lezojn, pro kiuj li estis handikapita por la resto de sia vivo: Li perdis ambaŭ manojn kaj la plej grandan parton de sia vidkapablo. Tamen li preskaŭ sola disvolvis dum jardekoj kvantumitan kampoteorion. Malgraŭ la komence forta subteno de la fizikisto Pascual JORDAN, kaj malgraŭ la intereso de la amaskomunikiloj, lia teorio ĝis nun trovis nur malmulte da atentado inter fizikistoj.

Al la partikla fiziko HEIM venis pere de la demando de novtipa, ne-kemia kampa trakcimekanismo. Lia teorio baziĝas sur la kvantumigo de ĝenerala relativecteorio, kiun li etendis al la aliaj bazaj fortoj de la naturo. Por tio li utiligas 6-dimensian spacon, en kiun estas enkondukitaj, krom loko kaj tempo, ankoraŭ du pliaj ordaj parametroj, kiuj koncernas statojn de organizeco. Tial ĉe lia teorio temas pri teorio de kaŝitaj parametroj.

Ellaborante tiun unuigitan kvantumitan kampoteorion li klopodis atingi la celon de Albert Einstein. Fizikistoj, kiuj studis la teorion de HEIM, opinias, ke li eble sukcesis, dum la plejmulto de la fizikistoj, kiuj estas informitaj pri lia verko, sed ne detale pristudis ĝin, emas malakcepti ĝin, ĉar ĝi ne estas plene publikita en "peer reviewed" sciencaj gazetoj. Li ne estas same vaste konata kiel aliaj elstaraj fizikistoj, pro la amplekseco kaj denseco de sia verko, kiu uzas selektoran kalkulon, kaj iomete ankaŭ, ĉar – ankaŭ pro lia handikapo - li estis ekscentra solema personeco, kiu tenis sin flanke de la universitata vivo. Kelkaj esploristoj daŭrigas la disvolvigon de la teorio de HEIM, atendante, ke li ricevos postmortan akceptiĝon pro la kreado de "teorio de ĉio", uzante specon de kvantuma gravito.

Sen atentado de la fizika enhavo, iuj nocioj el lia teorio estis ekuzitaj (kaj parte misuzataj) ankaŭ de esoterikuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]