Burkino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burkina Faso
Burkino
Flago de Burkino
(Detaloj)
Coat of arms of Burkina Faso.svg
(Detaloj)
Nacia himno: Une Seule Nuit
Unu sola nokto
Nacia devizo: Unité, Progrès, Justice
Unueco, Progreso, Justeco
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Uagaduguo
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Ĉefa(j) lingvo(j) morea
sudanaj
Plej ofta(j) religio(j) islamo
kristanismo
Areo
 % de akvo
274,000 km²
0,1 %
Loĝantaro 16468700 (2012)
Loĝdenso 63/km²
Loĝantoj burkinabè
Horzono UTC
Interreta domajno .bf
Landokodo BF
Telefona kodo 226
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Michel Kafando
Ĉefministro Yacouba Isaac Zita
Nacia tago 11-a de decembro
Sendependiĝo disde Francio 5-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $24,565 mlrd
– pokapa $ 1415
v  d  r
Information icon.svg

Burkino[1], aŭ Burkina Faso, estas lando sen maraliro en Okcidenta Afriko. Ĝi limas okcidente al Ebur-Bordo, norde al Malio oriente al Niĝero kaj sude al la Benino, Togo kaj Ganao. Ĝia ĉefurbo estas Uagaduguo.

Burkino estas respubliko, kiu estis kolonio de Francio kaj akiris sedependecon en 1960 kun la nomo de Respubliko de Supra Voltao. La nuna nomo Burkina Faso estis enkondukita en 1984 de la tiama prezidento Thomas Sankara. Ĝi signifas "Patrio de respektindaj homoj" en la morea lingvo kaj en la bambara lingvo, ambaŭ lingvoj parolataj en la lando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografio de Burkino

Burkino havas areon egalan al 267.950 km² el kiuj 400 km² estas akvaj surfacoj. Ĝi situas sude de la arko de la rivero Niĝero kaj de la Saharo. Plejparto de la lando situas en la regiono Sudano, nur la plej norda parto estas en Sahelo.

La lando estas relative ebena kun meza altitudo egala al 400 m. En sud-okcidento troviĝas sablostona montaro kun la plej alta pinto de la lando, la monto Tenakourou (747 m). Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Malio.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La riveroj de Burkino apartenas al tri basenoj: la baseno de Voltao, la baseno de Komoe kaj la baseno de Niĝero.

Baseno de Voltao[redakti | redakti fonton]

La plej granda baseno estas tiu de la rivero Voltao kun areo egala al 178.000 km² troviĝas en la okcidenta kaj centra parto de la lando. Ĝi inkluzivas la basenojn de la riveroj Mouhoun (Nigra Voltao), Nakambe (Blanka Voltao) kaj Nazinon (Ruĝa Voltao). Ties akvoj reuniĝas en la centro de Ganao, kie ili formas la lagon Voltao. Nur en la Mouhoun la akvo fluas dum la tuta jaro.

Baseno de Komoe[redakti | redakti fonton]

La rivero Komoe fontas en la plej sud-okcidenta parto de lando en departemento de Banfora. Ĝia baseno havas areon egalan al 18.000 km². La Komoe havas multajn alfluantojn kaj pro la relative abundaj pluvoj de la regiono, la akvo fluas dum la tuta jaro kaj atingas fluokvanton de 500 m³/s en aŭgusto-septembro.

Baseno de Niĝero[redakti | redakti fonton]

La lago Bam situas en la centro-norda regiono de Burkino

La nord-orienta parto de la lando (72.000 km² apartenas al la baseno de la rivero Niĝero. Ĝia burkinaj alfluantoj de Niĝero estas sen akvo dum proksimume la duono de la jaro, sed en la pluvsezono inter maj kaj septembro ili povas kaŭzi grandajn inundojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la sudo kaj en la centro la klimato estas tropika kun pluvsezono de majo/junio ĝis septembro/oktobro kaj pluvokvanto ĝis 1200 mm jare. En La norda savana regiono la klimato estas seka kun du/tri humidaj monatoj jare. Tie la pluvokvanto egalas al proksimume 300 mm jare. La meza temperaturo estas inter 25 °C kaj 30 °C. La plej varmaj monatoj estas marto kaj aprilo, kaj la plej malvarmaj decembro kaj januaro. Dum la vintro la varma, seka vento Harmatano blovas el Saharo kaj kunportas sablon kaj polvon.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kavalerio de la Mosoj (~1890)

Oni scias tre malmulte de la periodo antaŭ la kolonia periodo. Estas pruvita, ke antaŭ 14.000 jaroj ĉasistoj-kolektistoj loĝis en la nord-okcidento de la hodiaŭa Burkino. Inter 3600 kaj 2600 a.K. ŝtonaĝaj popoloj praktikis agrikulturon. La uzo de feraj objektoj kaj keramikaĵoj evoluis inter 1600 kaj 1000 a.K.[2]

Kelkaj de la nunaj etnoj de Burkino loĝis tie jam de la fino de la unua jarmilo. Inter ili estas la dogonoj kiuj loĝas en la limregiono inter Burkino kaj Malio. La Mosioj enmigris el al sudo dum la 15-a jarcento kaj fondis plurajn reĝlandojn. Inter ili la plej antikva estas Tenkodogo, aliaj estas Uagaduguo kaj Jatenga.

La francoj komencis kolonizadon de Burkino en 1896. Ili konkeris supre nomatajn mosiajn reĝlandojn sen grandaj bataloj. En 1904 la regiono estis aneksita al Franca Okcidenta Afriko kune kun Senegalio kaj Niĝero.

En 1919 fondita aparta kolonio kun la nomo Supra Volto. En 1932 Ĝi estis dispartigita inter Ebur-Bordo,Malio kaj Niĝero. En 1947 ĝi estis denove establita kun la samajn limojn kiujn ĝi havis antaŭ 1932.

Burkino akiris sendependecon la 5-an de aŭgusto 1960 kun la nomo de Supra Voltao, kaj Maurice Yaméogo estis elektita kiel unua prezidento. Li starigis unupartian diktatorecan reĝimon. Pro koruptado kaj misadministrado lia regado estis malsukcesa. Li eksiĝxis post gravaj tumultoj en 1966. Sekve regis la armeo per la generalo Lamezana, kiu en 1976 establis registaron precipe el civiluloj, kiu ellaboris novan demokratian konstitucion aprobita en 1977. En 1978 generalo Lamezana estis elektita kiel prezidento. Pro intenaj konfliktoj la registaro ne sukcesis efike labori kaj en 1980 okazis militista puĉo. Sekvis tri kaosaj jaroj, kiuj finis en 1983 kun alia puĉo, sekve nomata rivolucio, kiu portis al la povo Thomas Sankara.

Sankara establis maldekstreman diktatorecan reĝimon kaj volis radikale renovigi la landon. Unue li ŝanĝis la nomon de Supra Voltao al Burkina Faso (Patrio de respektindaj homoj). Li ŝtatigis la grundon por plibonigi la memprovizadon kun agraraj produktoj kaj antaŭenpuŝis alfabetigadon kaj egalrajtigon de la seksoj. Sanakara estis mortpafita en 1987 dum puĉo iniciatita de la tiama vic-prezidento Blaise Compaoré subtenita de Usono kaj Francio.

Blaise Compaoré regis la landon dum 27 jaroj ĝis 2014. Kiam li intencis modifi la konstitucion por daŭrigi la regadon ankaŭ post 2015, okazis gravaj tumultoj kaj li estis devigita eksiĝi. Ek de novembro 2014 la prezidento estas la civilulo Michel Kafando, dum la provizora militista registaro estas gvidata de Yacouba Isaac Zida.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la konstitucio de 1991 Burkino estas prezidenta respubliko laŭ la franca modelo. La prezidento estas ankaŭ registarestro kaj nomumas la ĉefministron.

La parlamento havas nur unu ĉambron kun 111 membroj. La juĝopovo estas detenata de la supra kortumo.

Burkino apartenas al la AKP-ŝtatoj.[3], internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu estis subkribita en la ĉefurbo de Togolando, kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La lando havas proksimume dekses milionojn da loĝantoj, kiuj apartenas al diversaj afrikaj etnoj. La meza vivodaŭro egalas al 52 jaroj. La loĝantaro kreskas je 3 % jare.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Placo de UNO en Uagaduguo, Burkina Faso

La plej grandaj urboj de Burkino estas Uagaduguo 1.273.000 loĝantoj (2006), Bobo Dioulasso 554.000 loĝantoj, Kuduguo 132.000 loĝantoj, Banfora 110.000 loĝantoj (detenoj el 2006).

Dum la lastaj jardekoj okazis forta migrado de la kamparo al la urboj, aparte al la ĉefurbo. Pro la granda senlaboreco multaj junuloj migras ĉiujare al la najbaraj landoj por trovi laboron.

Etnoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Burkino konsistas el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj. La plej multnombra grupo estas la mosioj (40 %), kiuj enmigris el la sudo en la 15-a jarcento kaj kunfandiĝis kun la praloĝantaro. Aliaj gravaj entnoj estas la Gurmaoj (8 %) en oriento kaj la Fulboj (5 %) en la nordo. En la nordo loĝas ankaŭ la tuaregoj kiuj plejofte vivas kiel nomadoj. En sudokcidento loĝas la boboj (14 %), la senufoj (9 %) la lobioj (6 %) kaj multnombraj malgrandaj etnoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala lingvo estas nur la franca.

La plejmulto de la loĝantaro parolas afrikan lingvon kiel gepatra lingvo kaj ne bone konas la francan. La plej gravaj naciaj lingvoj parolataj estas la mosia, la ĝula kaj la fula. Estas uzataj ankaŭ la tuarega kaj lingvoj de la niĝerkonga lingvaro.

En la listo de la vivantaj lingvoj de la lando troviĝas entute 68 lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la popolacio (60 %) estas islamanoj, 23 % estas kristanoj kaj la aliaj estas adeptoj de afrika religio. Elementoj de la tradicia animistaj religioj troviĝas ankaŭ en la kulta praktikado de kristanoj kaj islamanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La lej grava branĉo de la burunda ekonomio estas agrikulturo, kiu kontribuas 32 % de la MEP kaj laborigas 80 % de la laborforto. Temas precipe pri bredado kaj koltivado de maizo, milio, ternuksoj kaj sorgo Malgraŭ la arideco de la grundoBurkino estas la dua plej granda produktanto de kotono en Afriko post Egiptio[4]. En la ĉirkaŭaĵo de Banfora troviĝas grandegaj plantejoj de sukerkano kaj tiurilataj fabrikejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burkino en vortaro.net
  2. www.primature.gov.bf/burkina (Abgerufen: 5. Februar 2008)
  3. Secretariat ACP (angle). arkivita el la originalo je 2015-05-13.
  4. http://www.lesafriques.com/produits-de-base/coton-bonnes-recoltes-en-afrique-de-l-ouest.html?Itemid=308?articleid=11739 [En ligne] Coton : bonnes récoltes en Afrique de l’Ouest, Aliou Diongue, Les Afriques.com (konsultita la 10-a de februaro 2013)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]