Burkao (islamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burko (islamo))
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Burko (Kaŭkazo).
Landoj en kiuj burkoj estas malpermesitaj, 2019.
Virinoj en burkaoj

Burkao[1][2] kaj burkao (aŭ kelkfoje burkoburĥo[3]), arabe برقع, burku /ˈbʊr.qʊʕ/; DMG: burqu, estas ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per aĵura vualo; ĝin uzas islamaj virinoj interalie en Afganio, Pakistano kaj norda Barato.

Antaŭ la invado de Afganio fare de la usona armeo kun helpo de aliaj okcidentaj landoj oni uzis fare de la amaskomunikiloj la ĝeneralan supozatan devigon de la afganaj virinoj porti tiun kaptukon kiel plian motivon por la invado (helpi la afganajn virinojn), sed jardekon post la invado la okcidenta premo ankoraŭ ne povis forgesigi tiun kutimon de la afganaj virinoj, ĉu devigan, ĉu volan, kaj ankaŭ ne la ĝeneralan konsideron de la mezaj afganoj (ĉefe de la aŭtoritatoj) malhelpi ties uzadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Virinoj en burkaoj
Afgana virino en plena burko
La burko en la Muzeo de Oriento, Ĉikago
Virino en silka burko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/burk.html
  2. https://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#leks
  3. La esperantigo burĥo estas senbaza. En la originala araba vorto oni elparolas la lastan konsonanton kiel /q/, kiu plej similas al nia k-sono. En neniu alia lingvo oni uzas ĥ-similan sonon en ĉi tiu vorto.