Burrhus Frederic Skinner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
B.F. Skinner at Harvard circa 1950.jpg

Burrhus Frederic Skinner (naskiĝis en la 20-a de marto 1904 en Susquehanna, Pensilvanio, Usono; mortis en la 18-a de aŭgusto 1990) estis usona psikologo.

Skinner estas unu el la ĉefaj disvolvantoj de kondutismo en usona psikologio kaj en filozofio. Li studis konduton, kiu estas branĉo de la psikologio kiu provas prezenti unuecan teorion de la besta kaj homa kondutoj bazita sur la principoj de lernado (aŭ edukado). Li demonstris la operan kondiĉadon kaj disvolvigis tiun teknikon kontraste al klasika kondiĉado. Gravaj studoj inkludis la kondiĉadon de la konduto, la punadon, la pozitivan kaj negativan memfortigon kaj la efikon de tiu kondiĉado en la futura kondiĉo.

Eksperimentado[redakti | redakti fonton]

Superstiĉo en la Kolombo[redakti | redakti fonton]

Unu el la pli famaj kaj interesaj eksperimentoj de Skinner ekzamenis la formadon de superstiĉo en unu el de li preferataj bestoj por serĉo, la kolombo. Skinner metis serion de malsataj kolomboj en kestojn kun aŭtomata mekanismo kiu donis manĝon al kolomboj en regulaj intervaloj sen iu rilato al konduto de la birdoj. Li malkrovis ke la kolomboj ligis la liberon de manĝo al kelka ago kiun ili havis tuj antaŭ ĝia apero, kaj ili plu faris tiun agon poste.

Unu birdo estis kondiĉita turni sin en keston farante du aŭ tri rondirojn inter reinfortoj. Alia etendas sian kapon ripete en unu de la kestaj anguloj. Tria besto disvolvigis impulsan movon meti sian kapon sur unu stangon kaj levi ĝin ripete. Du trionoj de la birdoj disvolvigis pendolan movon de la kapo kaj la korpo... ("'Superstition' in the Pigeon", B.F. Skinner, Journal of Experimental Psychology #38, 1947 [1])

Skinner pensis ke la kolomboj kredis ke ili influus la mekanismon aŭtomatan per siaj "ritualoj" kaj ke tiu eksperimento lumigas la homan konduton:

Oni povas diri, ke la eksperimento montras specon de supertiĉo. La birdo kondutis kvazaŭ estus kaŭza rilato inter ĝia konduto kaj la montro de manĝo, malgraŭ tiu rilato ne ekzistis. Estas multaj analogioj en la homa konduto. Ritualoj por ŝanĝi la fortunon kaj favoraj okazoj aŭ sekvoj estas bonaj ekzemploj. Kelka hazarda rilato inter ritualo kaj favoraj sekvoj sufiĉas por establi kaj daŭrigi la konduton, malgraŭ multaj restis sen reinfortoj. La ludanto de kegloludo kiu daŭras movi sian korpon kvazaŭ tio influus la iradon de l' pilko de kegloludo estas alia ekzemplo. Tiu konduto klare ne havas iun efikon al la kurzo de la pilko, kiel en la kazo de la kolomboj la manĝoj ankaŭ aperus, se ili farus nenion; aŭ pli bone, "farus ion malsaman"; la rezulto estus la sama.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Skinner estas populare konata per siaj libroj Walden Two kaj Beyond Freedom and Dignity.

  • Walden Two priskribas fikcian viziton al utopio en la 50-jardeko en Usono, kie la produktiveco kaj la feliĉo de la citadanoj estas pli granda ol tiu de ekstera mondo ĉar ili praktikas tie socialan sciencan planon kaj pro la operanta kondiĉado de infanoj. Tiu inspiris Aldous Huxley skribi sian kontraŭ-utopion Brave New World en (1932)
  • Beyond Freedom and Dignity (Trans la libero kaj la digneco) prezentas la tezon laŭ kiu la obsoletaj sociaj konceptoj, kiel la "libero" kaj "digneco", minacas la survivon de la homa speco kaj ankaŭ defendas la operantan kondiĉon de homaj estoj por asekuri al ili produktivecon kaj feliĉon.

Skinner skribis ankaŭ multajn aliajn fakajn librojn, ekzemple:

Eksteraj paĝoj[redakti | redakti fonton]