Burt Reynolds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burt Reynolds
Burt Reynolds Dan August.JPG
Persona informo
Burt Reynolds
Naskonomo Burton Leon Reynolds, Jr.
Naskiĝo 11-an de februaro 1936 (1936-02-11)
en Lansing
Morto 6-an de septembro 2018 (2018-09-06) (82-jara)
en Jupitero
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korhalto [#]
Tombo Hollywood Forever Cemetery [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Florida Ŝtata Universitato • Neighborhood Playhouse School of the Theatre • Palm Beach Lakes Community High School • Palm Beach State College [#]
Familio
Patro Burton Milo Reynolds, Sr. [#]
Edz(in)o Loni Anderson • Judy Carne [#]
Amkunulo Dinah Shore • Sally Field [#]
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktorokantisto • usonpiedpilkisto • scenaristofilmproduktorofilmreĝisoro • televida aktoro [#]
Laborkampo aktorado [#]
Aktiva dum 1959–2018 [#]
Verkado
Verkoj Deliverance ❦
The Longest Yard ❦
Smokey and the Bandit ❦
The Cannonball Run ❦
Boogie Nights [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Burton Leon REYNOLDS Jr. (11a de Februaro, 1936 – 6a de Septembro, 2018) estis usona aktoro, konsiderata seksosimbolo kaj ikono de la usona popola kulturo de la 1970-aj jaroj.[1][2]

Reynolds famiĝis en televidserioj kiel Gunsmoke (1962–1965), Hawk (1966) kaj Dan August (1970–1971). Kvankam Reynolds havis ĉefajn roloj en filmoj kiaj Navajo Joe (1966) kaj 100 Rifles (1969), lia elrompa rolo estis Lewis Medlock en Deliverance (1972). Reynolds ludis la ĉefrolon – ofte aminda fripono – en nombraj sinsekvaj sukcesoj se temas pri biletvendado, kiel ĉe White Lightning (1973), The Longest Yard (1974), Smokey and the Bandit (1977) (kiu ekestis sesjaran regadon en biletvendado), Semi-Tough (1977), The End (1978), Hooper (1978), Starting Over (1979), Smokey and the Bandit II (1980), The Cannonball Run (1981), Sharky's Machine (1981), The Best Little Whorehouse in Texas (1982), kaj Cannonball Run II (1984), kelkaj el kiuj estis reĝisoritaj de li mem.[3][4] Li estis nomumita dufoje por la premio Ora Globo por la Plej Bonkvalita Aktoro.

Reynolds estis voĉdonita kiel unuanumera stelulo se temas pri biletvendado en la mondo el 1978 ĝis 1982 en la ĉiujara sondenketo nome Top Ten Money Making Stars Poll, rekordon kiun li havas kun Bing Crosby. Post kelkaj malsukcesoj en biletvendado, Reynolds revenis al televido, kaj stelulis en situacia komedio Evening Shade (1990–1994), kio havigis al li premiojn Ora Globo kaj Primetime Emmy por Elstara Ĉefaktoro en Komedia Serio. Lia ludado kiel saĝa pornografiisto Jack Horner en la filmo de Paul Thomas Anderson nome Boogie Nights (1997) havigis al li novan atenton fare de kritikistoj, kaj alian premion Ora Globo (por Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro en Filmo), kun nomumoj al Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro kaj premion BAFTA por la Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro.[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lartey, Jamiles, "Burt Reynolds: Hollywood pays tribute to 'a true American icon'", The Guardian, 2018-09-07. (en-GB)
  2. Byrne, Wayne, "The Book of Burt Reynolds: uncovering a screen icon", 2019-09-30. (angle)
  3. Legends of Action: Burt Reynolds (February 11, 2019). Alirita 2020-05-03.
  4. Guides, Rough. (2010-08-02) The Rough Guide to Cult Movies (angle). Rough Guides UK. ISBN 978-1-4053-8538-1.
  5. . Burt Reynolds says he 'hated' Paul Thomas Anderson (2015-12-03). Alirita 2017-03-19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]