Burt Rutan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burt Rutan
Persona informo
Naskonomo Elbert Leander Rutan
Naskiĝo 17-an de junio 1943 (1943-06-17) (80-jaraĝa)
en Estacada
Lingvoj angla
Loĝloko Coeur d'Alene
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Politeknika Ŝtata Universitato
Familio
Frat(in)o Dick Rutan
Okupo
Okupo aerokosma inĝeniero • inventistopiloto • entreprenisto • inĝeniero
TTT
Retejo http://www.burtrutan.com/
vdr

Elbert L. Burt Rutan estas aer- kaj spacvetura inĝeniero, meĥanika arkitekto, naskiĝis en Dinuba, Kalifornio en Usono. 1965 finstudis en la Kalifornia Politeĥnika Universitato. De 1965 ĝis 1972 li estis flugtest-inĝenirero de la usona aerarmeo (US Air Force) en la Edwards Aerarmea Bazo (Kalifornieo). En marto 1972 posteniĝis li kiel dierektoro de Bede Test Centrer. En 1974 li translokiĝis kun sia familio al la Mohave-dezerto, Kalifornio kaj fondis tie 'Rutan Aircraft Factory' (Rutan Aviadila Fabriko). Lia firmao produktas eksperimentajn flugmaŝin-tipojn. Lia ĝis nun plej fama konstruaĵo estas Vojaĝisto flugmaŝino (laŭ angle Voyager), kiu dum 9 tagoj sen potplenigo ĉirkaŭflugis la Teron (1986. 12. 14-23). Lia firmao Scaled Composites prilaboras jare la novajn flugmaŝin-tipojn kun 130 kunlaborantoj.

Li planis la asimetriajn aviadilojn Proteus kaj Boomerang. Li partoprenis en la planado kaj konstruado de SpaceShipOne, kaj ĝiaj posteuloj.