Busot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busot
municipo
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Valencia Komunumo
Provinco Provinco Alakanto
Komarko L'Alacantí
Situo Busot
 - alteco 324 m s. m.
 - koordinatoj 38° 28′ 53″ N 00° 25′ 13″ U / 38.48139 °N, 0.42028 °U / 38.48139; -0.42028 (mapo)
Areo 33,84 km² (3 384 ha)
Loĝantaro 3 075 (2020)
Denseco 90,87 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
ISO 3166-2:ES ES-A
Busot (Hispanio)
Busot (Hispanio)
DEC
Situo de Busot enkadre de Hispanio
Busot (Provinco Alikanto)
Busot (Provinco Alikanto)
DEC
Situo de Busot enkadre de Provinco Alakanto
Vikimedia Komunejo: Busot
Retpaĝo: https://busot.es/publica/
Map
vdr

Busot estas hispana municipo lokiĝanta en Valencilando kaj en provinco Alakanto. Tiu havas areon de 33,84 km2 kaj havis loĝantaron de 3075 en 2020.[1][2]

La kastelo.

La urba kerno kuŝas sur monteto en la suda deklivaro de la montaro Cabezón de Oro. Distas sep kilometrojn de la marbordo (Campello).

Restas ruinoj de la iama araba kastelo (devena de la 12-a jarcento); krome estas ermitejo de San José; kaj la Grotoj Canelobre, ĉefa turisma allogaĵo. La montopinto Cabezón de Oro estas unu de la grandaj altaĵoj de la areo kun 1 209 m super marnivelo.[3]

En la kvara kvarono de la 20-a jarcento la urbestro estis socialisto; en la 21-a jarcento de la dekstra partio PP.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datos generales de Busot - Diputación de Alicante
  2. [1]
  3. Instituto geográfico nacional, área de geodesia (eld.). «Reseña vértice geodésico».[rompita ligilo] Konsultita la 7an de Aprilo 2021.