Bussnang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bussnang (stacidomo).
Bussnang
Blazono de Bussnang
Blazono de Bussnang
Blazono de Bussnang
Bussnang
Bussnang
Wertbühl komunumo Bussnang
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 33′ 31″ N 9° 5′ 3″ O / 47.55861 °N, 9.08417 °O / 47.55861; 9.08417 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 31″ N 9° 5′ 3″ O / 47.55861 °N, 9.08417 °O / 47.55861; 9.08417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2048
Areo 18,91 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 9565
Komunumkodo 4921
Mapo de Bussnang
Mapo de Bussnang
Situa mapo de Bussnang
vdr

Bussnang estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2048 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bussnang situas ĉe la suda bordo de la rivero Turo vid-al-vide de Weinfelden. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Friltschen, Lanterswil, Mettlen, Neuberg, Niederhof, Oberbussnang, Ober Oppikon, Oppikon, Puppikon, Reuti, Rothenhausen, Schmidshof, Stehrenberg, Unter Oppikon, Weingarten, kaj Wertbühl.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,91 km², de kiuj 17,7% estas kovritaj de arbaro, 71,0% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Bussnang limas en nordokcidento al Amlikon-Bissegg, en nordo al Weinfelden, en nordoriento al Bürglen, en sudokcidento al Schönholzerswilen, en sudo al Wuppenau, en sudoriento al Braunau kaj en oriento al Affeltrangen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bussnang situas ĉe la trajnlinio de la iama Mezturgovia Fervojo de Wil al Weinfelden, kiu nuntempe estas servata de regionaj trajnoj de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bussnang datas supozeble el la jaro 822 kiel Pussinwanc. La unua skriba mencio de Friltschen datiĝas el la jaro 865 kiel Fridolteshova.

En la jaro 1978 oni trovis post la turinundo supre de la ponteto Ganggelisteg restaĵojn de romia lignoponto, kiu ek de la jaro 124 post Kristo traversis la Turon.

En la frua mezepoko la ĉefa bienposedanto en Bussnang estis la Monaĥejo Sankt-Galo. En la alta mezepoko la Libersinjoroj de Bussnang ricevis la vilaĝon kiel servuto, ili tamen post la Apencela Milito devis vendi sian posedaĵon, kiu tiel falis en la jaro 1442 sub la regado de Weinfelden.

La hodiaŭa politika komunumo Bussnang estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la antaŭa municipkomunumo Bussnang kun ties iamaj lokkomunumoj Friltschen, Lanterswil, Mettlen, Oberbussnang, Oppikon, Reuti kaj Rothenhausen.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]