Bustillo del Páramo de Carrión

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bustillo del Páramo de Carrión
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 4° 44′ U (mapo)42.355833333333-4.7380555555556Koordinatoj: 42° 21′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 829 m [+]
Areo 31,2 km² (3 120 ha) [+]
Bustillo del Páramo de Carrión (Provinco Palencio)
Bustillo del Páramo de Carrión (Provinco Palencio)
DEC
Bustillo del Páramo de Carrión
Bustillo del Páramo de Carrión
Situo de Bustillo del Páramo de Carrión
Bustillo del Páramo de Carrión (Hispanio)
Bustillo del Páramo de Carrión (Hispanio)
DEC
Bustillo del Páramo de Carrión
Bustillo del Páramo de Carrión
Situo de Bustillo del Páramo de Carrión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bustillo del Páramo de Carrión [+]
vdr

Bustillo del Páramo de Carrión [busTIljo delPAramo dekaRJON] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Bustillo del Páramo de Carrión estas komprenebla etimologie kiel Brulpaŝtejo de la Stepa Altebenaĵo de la rivero Carrión.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 60 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn el la jaro 2000. Ĝi distas 60 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Aguilar de Campoo, Herrera de Pisuerga, Prádanos de Ojeda kaj Santibáñez de Ecla (Provinco Palencio) kaj Sotresgudo en sia loĝloko Rebolledillo de la Orden en la Provinco Burgoso. Al Alar apartenas la loĝlokoj Nogales de Pisuerga, Barrio de San Vicente kaj San Quirce de Riopisuerga.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. la loknomo Bustillo devenas de la diminutivo de la termino “Busto” por malgranda paŝtejo bruligita por plibonigi la paŝtkvaliton. La plej frua citaĵo datas de dokumentoj de la 13-a jarcento kiel “Bustiello”.

Tra la municipa teritorio estas parto de la Jakoba Vojo, kaj de la iama brutobreda vojo Cañada Real Leonesa.

En la areo estis setlejoj Rebolleda kaj Ponzonava (nun senhomaj) proksime de la nomita Hospital Blanco, kiu zorgis pri pilgrimantoj kaj nobeloj. Rebolledo estis posedo de Bustillo del Páramo kaj de Villamoronta kaj estis aĉetita de la Markizo de Aguilar.

En la 19-a jarcento estis konstituita municipo de la partio de Carrión de los Condes, tiam konata kiel nur Bustillo del Páramo kiu en 1842 havis 44 domojn kaj 229 lokanojn.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Andreo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]