Butch Ballard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Butch Ballard (naskiĝis kiel Gregor Edward Ballard la 26-an de decembro 1918 je Camden en Nov-Ĵerzejo; mortis la 1-an de oktobro 2011 en Filadelfio[1]) estis usona frapinstrumentisto de svingo kaj de ĉeftendenca ĵazo. Li muzikis en la orkestroj de Count Basie kaj Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

George Edward „Butch“ Ballard alkreskis en Frankford ĉe Filadelfio; la paradoj de la American Legion, kiuj preterpasis je lia gepatra domo, instigis li fariĝi frapinstrumentisto. En la aĝo de dek jaroj li sekvis lecionojn pri tio. Deksesjara li aŭdis la bandon de Herb Thornton en klubejo Boys Club je Filadelfio. Ĝi permesis al li kunmuziki; jam en 1938 Ballard laboris mallonge en la bando The Dukes de Louis Armstrong. En 1941 li muzikis en la orkestro de Cootie Williams, krom tio li prezentis kun Ella Fitzgerald, Sarah Vaughan, Dinah Washington kaj Pearl Bailey.

Dum la Dua Mondmilito Ballard deĵoris en la mararmeo kaj muzikis en armebando. Post la fino de la milito li komence revenis al Filadelfio, iris poste al Novjorko kaj muzikis kun saksofonisto Eddie „Lockjaw“ Davis, Arnett Cobb kaj Clark Terry. Li ekkonis frapinstrumentiston Shadow Wilson, kiu muzikis en la Orkestro Count Basie. Fine de la 1940-aj jaroj Wilson forlasis la bejsian orkestron kaj propronis kiel posteulon Ballard. En 1950 Duke Ellington invitis lin, ludi dum lia koncertvojaĝo tra Eŭropo en lia bando, por anstataŭi frapinstrumentiston Sonny Greer, kiu minacis defali pro sia drinkemo. Post la vojaĝo Ellington demandis lin, ĉu li daŭre volas ludi en la bando, sed Ballard tion refuzis, ĉar li ne volis ŝanĝi sian frapinstrumentaran stilon. Ellington volis frapinstrumentiston, kiu uzas du bastamburojn, kaj dungis anstataue Luison Bellson. Ballard muzikis tamen en 1952/53 denove kun la elingtona orkestro kaj kunverkis ankaŭ ĝiajn sonregistraĵojn kiel ekzemple tiun de Satin Doll.

En la 1960-aj jaroj Ballard estris propran ensemblon en Filadelfio. Lia kariero ankaŭ igis lin muziki kun John Coltrane, Fats Waller, Freddie Green, Sweets Edison, Clark Terry, Willie Cook, Cat Anderson, Arnett Cobb kaj Mercer Ellington.

Meze de la 1980-aj jaroj Ballard laboris kiel muzikinstruisto; en 2006 Ballard ricevis la premion Mellon Jazz Community Award por sia vivoverkaro kaj por sia kontribuo al la antauenigo de nova muzikisto-generacio. Li mortis en 2011 je Filadefio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz On CD; 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo