Blankagorĝa buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buteo albigula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa buteo
Blankagorĝa buteo
Blankagorĝa buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. albigula
Buteo albigula
(Philippi, 1899)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa buteo, Buteo albigula, estas amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

Ilustraĵo de makslo de buteo albigula en "Figuras i descripciones de aves chilenas", Anales del Museo Nacional de Chile, 1902

La Blankagorĝa buteo estas malgranda membro de la genro Buteo, nome 42 al 45 cm longa. Ĝi loĝas en Andoj de Sudameriko kaj subaj teritorioj al la marbordoj de la regiono O'Higgins de Ĉilio, preferante arbarajn areojn. Ĝi estas proksime rilata al pli amplekse distribuata Mallongvosta buteo kaj estis iam konsiderata samspecifa kun ĝi.

La Blankagorĝa buteo diferencas je tio ke ĝi havas pli longan voston kaj ne havas malhelan morfon. Ĝi montras ankaŭ plumardiferencojn kiaj malhelbrunaj strioj en brusto kaj ventro, kiuj ne atingas la blankan gorĝon kiu nomigas la specion, kaj nigreca vosto kun apenaŭ videblaj malhelaj zonoj. La vizaĝo estas preskaŭ nigreca. La supraj partoj estas nigrecaj al malhelbrunaj. La beko estas nigreca kun flavaj vaksaĵoj. Ankaŭ la kruroj estas flavaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]