Kuba buteogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buteogallus gundlachii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba buteogalo
Kuba buteogalo, ĉe provinco Camaguey, Kubo
Kuba buteogalo, ĉe provinco Camaguey, Kubo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteogallus
Specio: B. gundlachii
Buteogallus gundlachii
(Cabanis, 1855)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kuba buteogaloGundlaĉa buteogalo (Buteogallus gundlachii) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn.

Ĝi estas endemia de la insulo de Kubo, kie ĝi estas limigita al marbordaj areoj. Ĝi estis tradicie konsiderata subspecio de la Nigra buteogalo (B. anthracinus), sed ĵusaj pruvoj sugestis, ke ĝi estu traktata kiel separata specio.[1] Sekve la AOU formale agnoskis ĝin kiel specio en 2007.

Plenkreskulo de Kuba buteogalo estas ĉ. 43–53 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 930 g. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn, kaj estas ĉefe nigra kun iome da bruneca nuanco en supraj flugiloj. La mallonga vosto estas nigra kun ununura larĝa blanka bendo kaj ankaŭ blanka pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj etendaj vaksaĵoj al la okuloj estas flavaj.

Oni ne konas subspeciojn de tiu “nova” specio.[2]

Ties statuso estis unuafoje pritaksata de la IUCN Ruĝa Listo en 2008, kiam ĝi estis listata kiel Preskaŭ Minacata.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wiley & Garrido (2005)
  2. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, 12a de junio de 2011, Clements, J.F., T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.
  3. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]