Butila propionato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Butila propanato
butila propionato
Plata kemia strukturo de la Butila propionato
butila propionato
Tridimensia kemia strukturo de la Butila propionato
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C7H14O2
CAS-numero-kodo 590-01-2
ChemSpider kodo 11045
PubChem-kodo 11529
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun agrabla odoro
Molmaso 130,187 g·mol-1
Denseco 0,875g cm−3
Fandpunkto −89 °C[1]
Bolpunkto 146 °C[2]
Refrakta indico  1,3975
Ekflama temperaturo 38 °C
Solvebleco Akvo:1,5 g/L
Mortiga dozo (LD50) >5000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R16 R26 R36/37/39
Sekureco S10 S36/37/38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H315, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Butila propionatoC7H14O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la propionata acido kaj butila alkoholo. Butila propionato estas senkolora likvaĵo kun agrabla odoro, uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Butila propionato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Butila propionato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

propionata acido+1-butanolobutila propionato+akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

propionata anhidrido+1-butanolobutila propionato+propionata acido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

propionata acido+n-butila kloridobutila propionato+klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

natria propionato +n-butila kloridobutila propionato+natria klorido

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

alila propionato+n-butila formiatobutila propionato+alila formiato

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

propionata acido+n-butila benzoatobutila propionato+benzoata acido

Sintezo 7[redakti | redakti fonton]

alila propionato+1-butanolobutila propionato+alila alkoholo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de la butila propionato:

butila propionato+akvopropionata acido+1-butanolo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Sapigo de la butila propionato:

butila propionato+natria hidroksidonatria propionato +1-butanolo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

butila propionato+formiata acidopropionata acido+n-butila formiato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

butila propionato+fenetila alkoholofenetila propionato+1-butanolo

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Reduktigo de la butila propionato:

butila propionatopropionaldehido+1-butanolo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio kun NH3:

butila propionato+amoniakopropionamido+1-butanolo

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio kun HCl:

butila propionato+klorida acidopropionata acido+n-butila klorido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]