Butorides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Butorides
Verda ardeo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: Ardeenoj
Genro: Butorides
Genroj de subdivizioj

B. virescens
B. striatus
B. sundevalli

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Butorides estas genro de malgrandaj ardeoj nome birdospecioj de la familio de Ardeedoj. Ĝi enhavas tri similajn speciojn, nome la Verda ardeoVerdadorsa ardeo, Butorides virescens, la Sundevala ardeo (Butorides sundevalli), kaj la Striardeo, Butorides striatus. Oni konas specion el fosilioj, Butorides validipes, el komenca Pleistoceno de Florido.

Plenkreskuloj el la nunaj specioj estas ĉirkaŭ 44 cm longaj, kaj havas bluecnigrajn dorsojn kaj flugilojn, nigran kronon kaj mallongajn flavajn krurojn. Junuloj estas pli brunaj supre kaj striecaj sube, kaj havas verdecflavajn krurojn.

La specioj havas diferencajn subpartajn kolorojn, helbruna kun blanka antaŭa strio ĉe la Verda ardeo, kaj blanka aŭ griza ĉe la Stria. Ili reproduktiĝas en malgrandaj humidejoj sur platformo el bastonetoj ofte en arbustoj aŭ arboj, foje surgrunde. La ino demetas 3 al 5 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 20 tagoj post ovodemetado, kaj nutras la idojn kiuj bezonas zorgadon dum 3 semajnoj antaŭ elnestiĝo.

La ardeoj de la genro Butorides staras senmove ĉe la akvobordo kaj atendas gvate predojn. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, ranojn kaj akvajn insektojn. Ili foje faligas manĝerojn sur la akvosurfaco por allogi fiŝojn.

Taksonomio kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La ardeoj de la genro Butorides estis iam konsiderataj ununura specio, sed estas nune normale disigitaj kiel supre, kun la Verda ardeo reproduktanta en orienta Nordameriko, Centrameriko, Karibio kaj la marbordo de Pacifiko de Kanado kaj Usono, kaj la Striardeo en la tropikoj de la Malnova Mondo el Okcidenta Afriko al Japanio, kaj en Sudameriko.

Birdoj de centra Panamo kun sablokoloraj koloj estis konsiderataj kiel hibridoj inter ambaŭ specioj, sed loĝado de similaj birdoj trans la teritorioj de migrantaj Verdaj ardeoj signifas, ke estas ankoraŭ duboj pri la bordoj de la specioj de la genro Butorides.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • A guide to the birds of Costa Rica (1989), de F. Gary Stiles kaj Alexander Frank Skutch ISBN 0-8014-2287-6