Buĵumburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buĵumburo
(Usumbura)
france: Bujumbura, burunde: Bujumbura
urbo
Vido al Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Lando Burundo Burundo
Historia regiono Germana Orient-Afriko
Lago Tanganjiko
Situo Buĵumburo
 - alteco 774 m s. m.
 - koordinatoj 03° 22′ 32″ S 29° 21′ 33″ O / 3.37556 °S, 29.35917 °O / -3.37556; 29.35917 (mapo)
Areo 86,54 km² (8 654 ha)
Loĝantaro 1 300 000 (2018)
Denseco 15 021,96 loĝ./km²
Fondo 19-a jarcento
Horzono GMT (UTC+2)
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Bujumbura
Retpaĝo: www.villedebujumbura.org
Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Buĵumburo

Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la plej granda urbo de orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj en jaro 2018. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la eksa ĉefurbo[1] de Burundo kaj ekonomia centro. La urba teritorio konsistigas la provincon Bujumbura Mairie, unu el la 17 administraj provincoj de la lando, kaj krom per la lago Tanganjiko ĉirkaŭatas nur per la apudurba provinco Bujumbura Rural.

En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.

Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tutsi-dominata armeo de Burundo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Flughaveno Melchior Ndadaye (BJM, HBBA) estas la sola internacia flughaveno de Burundo, kaj la sola kun pavimita aviokurejo.

La Universitato de Burundo (france Université du Burundi, akronime UB) estas publika universitato troviĝanta en Buĵumburo. Fondita en 1964, ĝi konsistas el ok fakultatoj kaj kvin institutoj kaj havas studentan aliĝecon de proksimume 13 000. Ĝi estas bazita en tri kampusoj en Buĵumburo kaj kvara en Gitego. Ĝi prenis ties nunan nomon en 1977 kaj ĝis nuntempe estas la nurunua publike financita universitato en la lando.

Esperanto en Buĵumburo[redakti | redakti fonton]

En decembro 2019 okazis en Buĵumburo la 7a Afrika Kongreso de Esperanto organizita de la Afrika Komisiono de UEA kaj de la landa Asocio ANEB. Aliĝis 200 personoj. Partoprenis 135 personoj, el Burundo, Tanzanio, orienta DR Kongo, Kamerunio, Togolando kaj Madagaskaro. UEA estis reprezentita de sia estrarano Jérémie Sabiyumva. ILEI estis reprezentita de sia prezidanto Mireille Grosjean. TEJO estis reprezentita de Rakoen Maertens el Belgio kaj Francesco Maurelli el Italio.

Ekde 2021 ekzistas Tanganika Esperanto-Domo, duetaĝa vilao en la kvartalo Kibenga-Lac. Ĝi estas la sidejo de Afrika Esperanto-Instituto kaj Islama Esperanta Klubo, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Tie regule okazas staĝoj (kun valoraj trejnistoj el Eŭropo) kaj funkcias biblioteko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burundi names Gitega as new capital (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-08. Alirita 3-a de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]