By Any Other Name

El Vikipedio, la libera enciklopedio
By Any Other Name
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo By Any Other Name
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 feb. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry
Scenaro D. C. Fontana • Jerome Bixby
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Nalogen IV • Galactic barrier
Muziko de Fred Steiner
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"By Any Other Name" [Per iu alia nomo] estas la dudek-dua epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita de D.C. Fontana kaj Jerome Bixby (bazita sur akonto de Bixby) kaj reĝisorita fare de Marc Daniels, ĝi estis unue elsendita la 23-an de februaro 1968.

La titolo estas prenita de verso parolita de Julieta en la verko de William Shakespeare Romeo kaj Julieto citita de Kirk dum la epizodo:

"that which we call a rose / By any other name would smell as sweet",[1]
[Tio, kion ni nomas rozo/ Per iu alia nomo estus bonodora kaj dolĉa]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La USS Enterprise respondas al helpavoko el nekonata planedo. Oni surplanetiĝas por lokalizi la devenon, kaj trovas humanoidajn virseksulon kaj inon, Rojan (Warren Stevens) kaj Kelinda (Barbara Bouchet) de la Kelvan Imperio, kiuj paralizas la teamon, kaj ordigas ke Kirk kapitulacigi la "Enterprise'n". Rojan rakontas al Kirk ke la Kelvanoj devenas de Andromedo, kaj venis al trovi planedojn taŭgajn por konkero en la Lakta Vojo. Ĉar ilia propra ŝipo estis detruita de la negativa energia baro ĉe la galaksia rando, ili bezonas la "Enterprise'n" por fari la 300-jaran reveturon. Tri aliaj Kelvanoj transportiĝas al la "Enterprise", kaj rapide prenas kontrolon de la kosmoŝipo.

Rojan ordigas ke kosmonaŭtoj estas garditaj de Kelinda. Sro Spock uzas sian kapablon telepatian por starigi Kelinda en la kavon, kie Kirk frapas ŝin ĝis senkonscio kaj kaptas ŝian kontrolilon. Ili estas rekaptitaj. Rojan ordigas ke Kelvano Hanar (Stewart Moss) aktivigu sian zonon, reduktante du el la team-membroj al malgrandaj kubokedroj. Rojan reprenas la blokojn kaj disbatas unu al polvo, mortigante Yeoman Thompson Julie Cobb. Li tiam transformas la alian blokon, Lt. Shea (Carl Byrd) reen en homan formon.

Reen en malliberejo, Spock rilatas la sperton de sia mensa kontakto kun Kelinda. La Kelvanoj, ŝajnas, ne estas humanoidaj, sed prenis homan formon por komforto. Kirk kaj Spock decidas klopodi adapti skanilojn de McCoy en kontraŭ la paralizilo de Kelvanoj.

Kelvanoj prenas stelŝipon kaj konduktas ili fore de la galaksio. Spock konsilas memdetrui la kosmoŝipon, sed Kirk neas. La ŝipo sukcese transiris la baron, la Kelvanoj reduktas ĉiujn kosmonaŭtojn krom Kirk, Scott, Spock kaj McCoy al blokoj. Spock memoras pli de sia mensa kontakto kun Kelinda kaj malkaŝas, ke la Kelvanoj en sia natura formo havas tre malfortajn sentojn kaj emociojn, sed en sia nuna formo ili havas homajn reagojn. Kirk decidas uzi ilian neespertecon kun fizikaj kaj emociaj stimuloj kontraŭ ili. Scott enkondukas la Kelvanan inĝenieron Tomar (Robert Fortier) al alkoholo, McCoy injektas Hanar kun "suplemento", kiu fakte estas stimulilo, kaj Kirk komencas flirton kun Kelinda, provokante ĵaluzon en Rojan. Kirk finfine kapablas fari ke Rojan ataku lin kaj, dum la batalo, rimarkas, ke Rojan kondutas kiel homo kaj ke liaj posteuloj, kiuj atingas la Andromedan Galaksion, estos fremdaj malsuperuloj en la okuloj de la Kelvanoj. Rojan redonas la kontrolon de la ŝipo al Kirk, kiu tiam promesas "hejmon" al ili en nia galaksio. La mondo, sur kiu Rojan kaj liaj homoj estis trovitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Romeo kaj Julieto, II.ii.43–44.