Byrsonima crassifolia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
nanco

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Malpigiacoj Malpighiaceae
Genro: Byrsonima Birsonimo
Specio: Byrsonima crassifolia
Byrsonima crassifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Byrsonima crassifoliananco estas planto el la familio malpigiacoj. Ĝi estas ĝis 10 aŭ malofte ĝis 20 m alta, ĉiamverda arboarbedo kun ronda, kompakta krono em brune harecaj junaj branĉoj. La folioj estas kontraŭsidaj, glatrandaj kaj inverse ovoformaj kun milda aŭ noĉita fino. La limbo estas ĝis 17 x 7 cm granda, sur la supra flanko kalva kaj malforte brilakaj malhelverda, la malsupra flanko estas helbruna kaj hareca.

La orflavaj floroj, kiuj ŝanĝiĝas dum la florado al oranĝa koloro, kreskas laŭ finstaraj staraj aŭ pendantaj ĝis 20 cm longaj grapoloj. La floroj konsistas el kvin, 1 cm longaj petaloj kaj kvin sepaloj. La fruktoj havas ĝis 1,5 cm longan tigon, ronda kaj ĝis 2 cm granda. Ĉe la bazo de la fruktoj restas la sepaloj. La fruktŝelo estas maldika, glata kaj brila. Depende de la vario la ŝelo fariĝas flava, oranĝa aŭ ruĝa. La fruktkarno estas blankeca, farunece suka kaj oleoriĉa. La gusto estas acida, dolĉa aŭ dolĉe fromaĝeca kaj odoras iomete malagrable. Meze de la frukto estas 1,1 x 0,9 cm granda drupo kiu povas konsisti el tri kernoj.

La nutroriĉaj fruktoj povas esti manĝataj freŝe aŭ en sukerakvo trempitaj. Ankaŭ eblas kuiri ilin al deserto aŭ aldonitaj al supoj, viandaĵoj kaj pastaĵoj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Nancoj estas indiĝenaj en Meksiko kaj Mezameriko ĝis alteco de 1500 m. La arbo tie estas ofta frukt- aŭ ornam-planto. Ankaŭ en la insuloj de Karibio kaj en tropika Sudameriko nanco estas kultivata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle: Morton, J.F. 1987. Fruits of Warm Climates. Julia Morton 20534 SW 92 Ct., Miami Fl 33189.