Bystronic Laser AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stando de Bystronic dum la ekspozicito EuroBlech en Hanovro 2008

Bystronic estas laborilmaŝinfabrikanto kun sidejo en Niederönz en Kantono Berno, Svislando.

Profilo

Bystronic produktas laser- kaj akvoraditranĉmaŝinojn kaj faldmaŝinojn. Krom la fabriko kaj ĉefsidejo en Niederönz Bystronic disponas pri aldonaj produktejoj en Gotha (Germanio) kaj Tianjin (Ĉinio). La Bystronic-Grupo formas parton de la zurika industrikoncerno Conzzeta.

Ciferoj

Finde de 2008 la entrepreno havis 1627 kunlaborantojn, el inter kiuj 600 ĉe la ĉefsidejo en Svislando. Ĝia vendocifero atingis (ankaŭ en 2008) la sumon de 500 milionoj €. 73 % de ĝiaj produktoj estis venditaj en Eŭropo, 11% en Azio kaj Oceanio kaj 16% en Nord- kaj Sudameriko.

Historio

En 1964 estis fondita en Bützberg en Svislando la entrepreno Bystronic Maschinen AG. Ĝia tasko estis la evoluigo, produktado kaj vendado de sistemsolvoj por la vitroperlaborado. En la fruaj 1980-aj jaroj komenciĝis la evoluigo de lazertranĉaparatoj. En 1986 estis fondita el la antaŭa entrpreno la Bystronic Laser AG en Niederözn. Komenciĝis la produktado kaj vendado de lazertranĉaparatoj. En 1989 komenciĝis la evoluigo, produktado kaj vendado de la unuaj akvoraditranĉaparatoj. En 1994 Bystronic fariĝis parto de Conzzeta en Zuriko. Per la aĉeto de la svisa entrepreno Hämmerle AG en la jaro 1997 Bystronic fariĝis ofertanto de faldomaŝinoj. En la jaro 2002 okzais la jura disigo de la du departementoj ladoperlaborado (Bystronic) kaj vitroperlaborado (Bystronic glass). Sekvis samjare la grandigo de la produktaro en la sektoro faldado per la akiro de la Beyeler-Grupo kun sia produktejo en Gotha, (Germanio) kaj la firmao AFM Fabtech (kun la produktejo en Tianjin, Ĉinio).

Fonto

Ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la koncerna artikolo en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj