Bálint Bíró
Bálint Bíró | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1921 en Budapeŝto | |
Morto | 4-an de julio 2014 (92-jaraĝa) en West Sussex | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Val Biro vd | |
Okupo | ilustristo artisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Gumdrop vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Val Biro aŭ Bálint Bíró, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Bíró Bálint István, en Britio Balint Stephen Biro estis hungardevena brita grafikisto, ilustristo, verkisto pri infanaj libroj.
Bálint Bíró [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de julio 2014 en Bosham (Britio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bálint Bíró frekventis cistercianan lernejon en sia naskiĝurbo, poste la gepatroj sendis lin al Britio por studi artojn. Li havis validan studentan permesilon, tial dum la 2-a mondmilito li neniam estis deportita. Li restis en Britio. Li studis en Amersham en Buckinghamshire, poste ekde 1953 li estis ilustristo kaj kreis kovrilpaĝojn. Intertempe en 1945 li edziĝis, filino naskiĝis en 1951. Pro divorco li denove edziĝis en 1970. Laŭ propono de la eldonisto ekde la 1960-aj jaroj li ne nur ilustris, sed li verkis originajn fabelajn historiojn pri veterana aŭto "Gumdrop." Inter 1966 kaj 2001 li verkis pri Gumdrop 37 librojn, kelkaj el ili aperis ankaŭ en hungara traduko.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1938, 1982?)
Elektitaj Gumdrop-libroj
[redakti | redakti fonton]- Gumdrop - Adventures of a Vintage Car (1966)
- Gumdrop in Double Trouble (1975)
- Gumdrop Makes a Start (1982)
- Gumdrop and the Pirates (1989)
- Gumdrop and the Martians (1998)
- Gumdrop's School Adventure (2001)
Elektitaj libroj en hungaraj tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Ragacs a legjobb tragacs (1987)
- Ragacs Tragacs az állatkertben (1988)