Bécherel

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bécherel
Komunumo
La urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Bécherel
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Rennes
Kantono Bécherel (ĉefurbo)
Interkomunumo Komunumoj de Bécherel
Historia regiono Bretona duklando
Situo Bécherel
 - koordinatoj 48° 17′ 46″ N 01° 56′ 38″ U / 48.29611 °N, 1.94389 °U / 48.29611; -1.94389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 177 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 113 m s. m.
Areo 0,57 km² (57 ha)
Loĝantaro 739 (2008) [1]
Denseco 1 296,49 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Bernard Leroy
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35190
INSEE 35022
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Bécherel
Retpaĝo: mairie-de-becherel.bzh

Bécherel estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio en Francio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kastellando de 1123 ĝis 1790, Bécherel, konstruita sur monteto alta je 176m, estas malnova fortika urbo, de kiu estas kelkaj restaĵoj. Stratoj kun malnovaj granitaj domoj memorigas pri la pasinteco de la urbo : tie oni kultivis linon kaj ŝpinis la plej belan fadenon de Bretonio. De la ĝardeno Thabor la vido etendiĝas direkte al Dol-de-Bretagne, Dinan kaj Combourg.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la romia epoko, la urbo situis proksime de la romia vojo Rennes-Dinan.

En 1124, Alano de Dinan ricevis kiel heredparton la regionon de Bécherel kaj starigis ŝtonan kastelon superantan la valon, kaj la urbo disvolviĝis ĉirkaŭ ĝi.

En 1168, Henriko la Dua Plantaĝeneto, reĝo de Anglio konkeris la urbon, tre avidata pro ties strategia pozicio, kaj fortikigis ĝin.

En la hereda milito de Bretonio, la angloj, aliancanoj de Johano de Montfort, okupis Bécherel. En 1363, Karolo de Blezo, akompanata de Bertrand Du Guesclin, sieĝis la urbon, sed Johano de Montfort arigis trupojn kaj venis por ĉesigi la sieĝon. La du partioj decidis solvi la malkonsenton sur la erikejoj de Évran, ne malproksime de Bécherel, sed la episkopoj intervenis kaj partigo de Bretonio estis decidita de la montfortanoj kaj de la blezanoj.

En Aprilo 1371, Olivero la 4-a de Clisson eksieĝis la urbon okupitan de la angloj. Li estis poste kunigita de Bertrand du Guesclin.

En 1419, Anna de Laval, barono de Bécherel, restaŭris la fortikaĵojn de la urbo. Sed en la 16-a jc, la loko ruiniĝis. Inter la 16-a kaj la 18-a jc, dank'al la kultivo kaj teksado de lino kaj kanabo, Bécherel prosperis. La kontinenta blokado trudita de Napoleono kaj la konkurenco de kotono kondukis al la malkresko de tiuj kultivoj.

La loĝantaro de la komunumo estis favora al la ŝanĝoj enkondukitaj de la franca revolucio, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekuto de la franca reĝo Ludoviko la Deksesa, akompanata de la ĵuro de malamo al la reĝeco kaj al la anarkio, festata ekde 1795[2].

En la 19-a jc, la kreado de tanejo, de fabriko de lignoŝuoj kaj de agrokulturaj maŝinoj relanĉis la lokan ekonomion. En 1914, industria laktejo malfermis sian pordon kaj funkciis ĝis en 1971. En 1978, la komunumo aliĝis al la asocio de la urbetoj kun karaktero de Bretonio.

Kreita en 1986, la asocio "Savenn Douar", ("la saltotabulo"), lanĉis la ideon krei urbon de la libroj. Ekde tiam, 13 librejoj, deko da artmetioj pri libro kaj pluraj metiistoj vivigas la malnovan centron kaj organizas kulturajn eventojn. Grava bazaro pri libroj okazas la unuan dimanĉon de ĉiu monato. Bécherel fariĝis la unua urbo de la libroj en Francio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Bécherel de 1793 ĝis 2006

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo ne havas monumenton klasitan historia, sed la malnova urbo havas belan grupon de malnovaj domoj de la 16-a, 17-a kaj 18-a jc :

  • Domo de la guberniestro - 16-a jc
  • Malnova gastejo de Écu de Laval - domo kun lignostrukturo - 16-a kaj 17-a jc
  • Remparoj kaj ruinoj de la malnova ĉefturo - Mezepoko
  • Preĝejo Notre-Dame de la 17-a jc
  • Priorejo Notre-Dame de Bécherel, 12-a jc. Ĝi dependis de la abatejo de Marmoutiers, la prioreja preĝejo estis detruita kaj rekonstruita en 1866 kaj ĝi estas nun paroĥa preĝejo.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

« Bécherel, cité du livre ® »[redakti | redakti fonton]

Kreita de Colette Trublet en 1989, "Savenn Douar"[3] asocio laŭ la leĝo de 1901, celas krei kulturan entreprenon en kamparo por estigi dinamismon favoran al la kreado de laboro por revivigi la malnovan centron de Bécherel, kiu senaktiviĝis ekde la 1960-aj jaroj[4]. Ĉiujare, la Festo de libro okazas en la semajnfino de Pasko, kaj aldone al la dekkvino de libristoj malfermitaj dum la tuta jaro, "bazaro de libroj" okazas ĉiun unuan dimanĉon ĉiumonate. Aliaj festaj rendevuoj : Nuit du Livre ("Nokto de libro") aŭguste, Lire en Fête ("Legi en festo") oktobre, Trésors de Bécherel ("Trezoroj de Bécherel") Decembre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abraham (J.-P.). Bécherel, france "cité du livre", ArMen, n°36, 1991.
  • Martin (C.), Trublet (C.). Bécherel, france "cité du livre : dix ans d'histoire, Le Pays de Dinan", n°19, 1999.
  • Meyer (J.). france "Le pays de Bécherel", Eld. Ouest-France, Rennes, 1978, 32 p.
  • Quinet (C.). france "Le pays de Bécherel", Eld. Alan Sutton, 1999, 126 p.
  • Sparizo (F.). france "Bécherel. Un village à livre ouvert", Eld. Christel, Saint-Malo, 1999, 48 p.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficialaj datumoj de 2008 sur la retpaĝejo de Insee
  2. Louis Dubreuil, france "Fêtes révolutionnaires en Ille-et-Vilaine", in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, paĝoj 398-399
  3. Retpaĝejo de la asocio Savenn Douar. Arkivita el la originalo je 2010-09-26. Alirita 2012-02-29.
  4. Arigo de la profesiuloj pri libro de Bécherel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]