Béla Julesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Julesz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1928 (1928-02-19)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 2003 (2003-12-31) (75-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo psikologo • neŭrosciencisto • elektrika inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Béla Julesz [jules], laŭ hungarlingve kutima nomordo Julesz Béla estis hungara-usona psikologo, profesoro, membro (ekstera en 1983,) de Hungara Scienca Akademio, membro de Usona Scienca Akademio (1987).

Béla Julesz [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de decembro 2003.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Julesz akiris diplomon pri elektrotekniko en 1950 en la teknika universitato en Budapeŝto, poste li eklaboris en la telekomunikada esplora instituto. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1956. Post falo de hungara revolucio de 1956 li forlasis Hungarion kun sia edzino. Li iris al Usono, kie li ricevis postenon en Bell Laboratorio. Li okupiĝis ĝismorte pri la vida kaj aŭda perceptadoj en la psikologia kampo, kie li malkovris la ciklopan vizion en 1959. Tio estis revolucio en la vidoscienco. Baldaŭe Julesz faris gravajn kontribuojn al la teorio de homa vidsenso. En 1989 li retiriĝis de Bell Laboratorio kaj komencis instruadon en Rutgers Universitato. Ankaŭ tie li establis laboratorion pri la vido. Li ricevis premiojn en Usono.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Foundations of Cyclopean (1971)
  • Dialogues on Perception (1995)

Fontoj[redakti | redakti fonton]