Béla Varga (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Varga
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1903 (1903-02-18)
en Börcs
Morto 13-an de oktobro 1995 (1995-10-13) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • politikisto
vdr

Béla Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Béla estis hungara politikisto, parlamentano, pastro, kanoniko.

Béla Varga [1][rompita ligilo] naskiĝis la 18-an de februaro 1903 en Börcs, li mortis la 13-an de oktobro 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Varga frekventis benediktanan gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en seminario en Veszprém (urbo). li pastriĝis en 1926, poste li estis pastro en Somlóvásárhely, ekde 1929 en Balatonboglár. En 1937 li komencis politikadi, post 2 jaroj li ricevis la taskon okupiĝis pri la polaj rifuĝintoj. En 1939 li estis elektita parlamenta deputito. En la sekva jaro li establis la tiam solan pollingvan gimnazion de Eŭropo. Li helpis ankaŭ al judoj kaj francaj militkaptitoj. En 1945 li estis nomumita kanoniko, en la sekva jaro parlamentestro. En 1947 li rifuĝis al Novjorko, ĉar la sekreta polico volis lin aresti. Ĝis falo de la socialismo li gvidis la hungarajn rifuĝintojn, poste li hejmenvenis. Li ricevis premiojn en 1991, postmortan en 1999. Li estis entombigita en Balatonboglár.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]