Bülach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bülach (distrikto) kaj Bülach (stacidomo).
Bülach
Blazono de Bülach
Konsilantara domo de la urbo Bülach
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 31′ 8″ N 8° 32′ 32″ O / 47.51889 °N, 8.54222 °O / 47.51889; 8.54222 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 8″ N 8° 32′ 32″ O / 47.51889 °N, 8.54222 °O / 47.51889; 8.54222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 17034
Areo 16,09 km²
Alteco 428 m super marnivelo
Poŝtkodo 8180
Komunumkodo 0053
Mapo de Bülach
vdr

Bülach estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havis en 2007 16'052 loĝantojn kaj estas la ekonomia centro de la Zurika Unterlando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 17034 personoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bülach konsistas el la historia mezepoka urbokerno kaj la ĉirkaŭaj municipoj, kiuj estis integritaj al la komunumo. La urbo troviĝas 16 kilometrojn norde de Zuriko. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,09 km², de kiuj 39% estas kovritaj de arbaro, 33% servas por agrikulturo kaj 27% por setlado kaj vojoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bülach limas en nordo al Eglisau, en oriento al Rorbas, en sudoriento al Embrach, en sudsudoriento al Winkel, en sudo al Bachenbülach, en sudokcidento al Höri, en okcidento al Hochfelden, kaj en nordokcidento al Glattfelden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bülach situas sur la fervojlinio de Zuriko tra Ŝafhaŭzo al Stutgarto kaj estas haltejo de la internaciaj rapidtrajnoj. Per aŭtoŝoseo kaj buslinio la urbo estas ligita la Flughaveno Zuriko, kiu troviĝas en la distrikto. La urbo apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Apud la urbo pasas la svisa aŭtovojo A51, al kiu Bülach disponas pri du alveturejo kaj kiu post la Flughaveno Zuriko konektiĝas al svisa aŭtovojo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de Bülach datiĝas el dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 811 sub la nomo Pulcha. Oni supozas, ke la nomo reiras al kelta formo de la romia bieno Pullius. Unuaj spuroj de vilaĝa setlejo datiĝas de la 6-a jarcento. En la jaro 1384 Bülach ricevis de la aŭstra duko Leopoldo la 3-a la urbrajton. En la jaro 1409 la urbo estis pandigita al Zuriko kaj en la jaro 1419 ĝi definitive fariĝis zurika posedaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]