Saltu al enhavo

C'era una volta il West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C'era una volta il West
filmo
Originala titolo Once Upon a Time in the West
Originala lingvo angla lingvo  itala lingvo
Kina aperdato 1968, 14 aŭg. 1969, 27 aŭg. 1969, 1968
Ĝenro Itala vakera filmo, retromemora filmo, drama filmo, agfilmo, melodrama, vakera filmo, epopea filmo
Kameraado Tonino Delli Colli
Reĝisoro(j) Sergio Leone
Produktisto(j) Bino Cicogna
Scenaro Sergio Leone  Sergio Donati  Dario Argento  Bernardo Bertolucci
Filmita en Almerio  Arizono  Utaho  Cinecittà  La Calahorra
Loko de rakonto Sovaĝa okcidento Teksaso
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Charles Bronson  Henry Fonda  Claudia Cardinale  Jason Robards  Gabriele Ferzetti  Paolo Stoppa  Woody Strode  Jack Elam  Al Mulock  Benito Stefanelli  Fabio Testi  Claudio Scarchilli  Bruno Corazzari  Frank Braña  Antonio Molino Rojo  Keenan Wynn  Frank Wolff  Enzo Santaniello  Lionel Stander  Aldo Sambrell  Lorenzo Robledo  John Frederick  Sergio Leone  Don Galloway  Aldo Berti  Ricardo Palacios  Conrado San Martín  Marco Zuanelli  Saturno Cerra  Spartaco Conversi  Robert Hossein
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

C'era una volta il West (en angla Once Upon a Time in the West (Iam estis la Okcidento) estas epika itala vakera filmo de 1968 reĝisorita de Sergio Leone, kiu kunverkis ĝin kun Sergio Donati bazite sur historio de Dario Argento, Bernardo Bertolucci kaj Leone mem. En ĝi stelulas Henry Fonda, kiel escepta maliculo, kaj Charles Bronson kiel lia malamiko, Jason Robards kiel bandito kaj Claudia Cardinale kiel ĵusa vidvino. La muziko estas de Ennio Morricone.

Post reĝisori Il buono, il brutto, il cattivo, Leone decidis retiriĝi el vakeraj filmoj kaj celis produkti filmon bazitan sur la romano The Hoods, kiu finfine iĝos C'era una volta in America / Once Upon a Time in America. Tamen, Leone akceptis proponon de Paramount Pictures havigante Henry Fonda kaj buĝeton por produkti alian vakeran filmon. Li rekrutis Bertolucci kaj Argento por skizi la intrigon de la filmo en 1966, laborante por aliaj vakeraj filmoj en la procezo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Harmoniko (Bronson) estas silentema kaj mistera viro (laŭlonge de plejmulto de la filmo li ludas harmonikon anstataŭ paroli) kiu serĉas Frank (Fonda), senpia pafisto kiu estas je la ordoj de la milionulo Morton (Ferzetti). Aliflanke, Cheyenne (Robards) estas konatulo de Harmoniko kiu ĵus fuĝis el prizono kaj kiu helpos Harmonikon en lia serĉado de Frank, ĉar li estis akuzita de la masakro de la familio McBain. Aliflanke, devena de bordelo de Nov-Orleano estas Jill McBain (Cardinale), ĵus vidviniĝinta kaj posedanto de granda tereno heredita de sis mortinta edzo kaj trs kiu devas trairi fervojo. Tio rezultos en la fakto ke ĉiuj luktos por atingi saman celon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Claudia Cardinale kiel Jill McBain
  • Henry Fonda kiel Frank
  • Jason Robards kiel Manuel "Cheyenne" Gutiérrez
  • Charles Bronson kiel "Harmonica"
  • Gabriele Ferzetti kiel Mr. Morton
  • Paolo Stoppa kiel Sam, ĉaristo
  • Marco Zuanelli kiel Wobbles
  • Keenan Wynn kiel Sheriff de Flagstone
  • Frank Wolff kiel Brett McBain
  • Lionel Stander kiel kelnero
  • Woody Strode kiel Stony, unua pafisto
  • Jack Elam kiel Snaky, dua pafisto
  • Al Mulock kiel Knuckles, tria pafisto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]