Câineni (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Câineni
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 30′ N, 24° 18′ O (mapo)45.49666666666724.308333333333Koordinatoj: 45° 30′ N, 24° 18′ O (mapo)

situo de Câineni en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 346 m
Loĝantaro 2,500 (en 2011; 2.773 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 169119
Information icon.svg
vdr

Câineni estas la plej norda komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Câinenii Mici (la sidejo), Câinenii Mari, Greblești, Priloage, Râu Vadului kaj Robești.

Câinenii Mici kaj Câinenii Mari situas ambaŭflanke de la rivero Olt. Tra Câinenii Mari, sur la dekstra bordo, pasas la nacia vojo DN7 (samtempe la eŭropa vojo E81) inter Tălmaciu kaj Râmnicu Vâlcea kaj la fervojo inter Podu Olt kaj Piatra-Olt.

Ĝis la aligo de Transilvanio al Rumanio en 1918 en Câineni funkciis doganejo; ĝia domo ankoraŭ ekzistas. Iam Olt estis la limo inter Vâlcea kaj la distrikto Argeș, tiel ke Câinenii Mici kaj Câinenii Mari apartenis al malsamaj distriktoj, kaj Câinenii Mici portis la nomon Câinenii de Argeș.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]