Cândido Bravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Cândido BRAVO estis militisto, entuziasma brazila esperantisto kaj framasono. Li naskiĝis en 1901[1] kaj forpasis en la 15-a de marto 1960. Li partoprenis en Pro-Konstitucia Revolucio en 1932, dua komandanto de fama Batalhão Acadêmico (Studenta Bataliono), kiu konkeris urbon Bauru. Kiam oni arestis la ĉefon de revolucio Pedro de Toledo antaŭ silenta homamaso, li kriis al ĉefo: Senjoro subŝtatestro, ni ambaŭ estos ĉiam kune!, tiu kuraĝa ago faris de li vivanta legendo. Post revolucio, li eniris terarmeon kaj fariĝis kolonelo.

En 1952 li estis prezidanto de Federação Paulista de Hipismo (San-Paŭlia Rajdarta Federacio). En januaro 1956 membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, en aprilo 1956 iĝis jam vicprezidanto kaj tuj prenis la prezidantecon antastaŭe al la tiama prezidanto. Pro sia influa pozicio ĉe la aŭtoritatuloj, li facile venigis oficialan Esperanto-kurson de urbo San-Paŭlo. Li restis prezidanto de asocio ĝis sia morto.

Estas strato kun lia nomo en San-Paŭlo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Urbestra dekreto n-ro 10398, urbo San-Paŭlo, el la 14-a de marto 1973