Saltu al enhavo

Cântico da Liberdade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cântico da Liberdade
"kanto de libereco"
“Cântico da Liberdade”
nacia himno
lando  Kaboverdo
kantoteksto Amílcar Spencer Lopes
muziko Adalberto Higino Tavares Silva
ekde 1996
muzika ekzemplo
"Cântico da Liberdade"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
notaro

"Cântico da Liberdade" (angle, tradukita titolo "kanto de libereco") estas la nacia himno de Kabo-Verdo. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Kaboverdo en 1996 - detalojn vidu sube.

La teksto estas verkita de Amílcar Spencer Lopes. La muzikon komponis Adalberto Higino Tavares Silva. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo E♭-maĵoro.

Oni oficiale deklaris la muzikaĵon Esta é a Nossa Pátria Bem Amada nacia himno de Kaboverdo en 1973, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de portugala koloniado. Ĝi ankaŭ estis la nacia himno de Gvineo Bisaŭa, heredaĵo de la komuna sendependigo de ambaŭ landoj preme de la Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Kabo-Verdo (PAIGC), ĝis 1996, kiam la nova himno (Cântico da Liberdade) estis adoptita de Kabo-Verdo. La teksto de la unua nacia himno estas verkita de la gvineobisaŭa kaj kaboverda liberiga gvidanto kaj tekstisto Amílcar Spencer Lopes (1924–1973). La muzikon de tiu unua himno komponis la ĉina komponisto ' (1918–2010).