Céline Dion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Céline Dion
Dion estas kantanta "God Bless America" en la jaro 2003
Dion estas kantanta "God Bless America" en la jaro 2003
Bazaj informoj
Naskonomo Céline Marie Claudette Dion
Naskiĝo 30-an de marto 1968 (1968-03-30) (55-jaraĝa)
en Charlemagne, Kebekio,  Kanado
Edz(in)o René Angélil
Deveno Montrealo, Kebekio, Kanado
Ĝenroj popmuziko, rokmuziko, R&B
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1981 – nuntempo
Eldoninto 550 Music/Epic/SME Records (1986–2004)
Epic/SBMG Records (2004–2007)
SBMG Records/Columbia (2007-nuntempo)
Retejo www.celinedion.com
Persona informo
Naskonomo Céline Marie Claudette Dion
Lingvoj anglafranca
Loĝloko HendersonLasvegasoMontrealo
Ŝtataneco Kanado
Subskribo Céline Dion
Memorigilo Céline Dion
Familio
Patro Adhémar Dion
Patrino Thérèse Dion
Frat(in)oj Claudette Dion • Paul Dion • Jacques Dion
Edz(in)o René Angélil
Infanoj René-Charles Angelil • Nelson Angélil • Eddy Angélil
Okupo
Okupo kantistokomponistoaktoro • voĉaktoro • muzikistopianisto • restoraciestro • filmaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.celinedion.com/
vdr

Céline Marie Claudette DION (naskiĝis la 30-an de marto 1968) estas kanada kantistino mondkonata.

Ŝi estis artisto por Paco de Unesko en 1999[1].

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Céline Dion naskiĝis en la hospitalo de Repentigny proksime de Montrealo en Kebekio. Ŝi kreskis en cirkaŭaĵo de Charlemagne. Ŝi havas 13 gefratojn, kaj ŝia tuta infaneco estis influita de muziko, ĉar ĉiuj familianoj ludis iun instrumenton. Kvinjaraĝe, ŝi unuafoje kantis publike Mamy Blue por la geedziĝo de sia frato.

Unuaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

En 1980, ŝia patrino sendis muzikan kasedon al René Angélil, fama muzikisto en Kebekio. Post iom da tempo, ŝi kantis malantaù li la kanton Ce n'était qu'un rêve (Estis nur sonĝo). Angelil kredis je ŝia voĉo kaj senhezite hipotekis sian domon por financi la karieron de la juna kantistino. En 1981, ili eldonis la unuan kanton la Voix du bon Dieu (la voĉo de la bona Dio). Danke al tiu albumo Celine Dion iĝis fama en Kebekio. La sekvantan jaron, ŝi gajnis la oran medalon en la Monda Festivalo de la Kanzonoj en Tokio.

Ŝi estis aŭtomate selektita por reprezenti la junularon en sia lando por la alveno de la Papo Johano-Paŭlo la 2a en Montrealo la 11-an de septembro 1984: Ŝi kantis Une colombe (Kolombo) antaù 65 000 personoj. La saman jaron dua albumo aperis "Les oiseaux du bonheur" (La birdoj de la feliĉo), "Mon rêve de toujours" (Mia ĉiama revo). En novembro ŝi spektaklis en la unua parto ĉe la fama pariza ejo "Olympia" kun la fama franca humuristo Patrick Sébastien.

En 1985, ŝi partoprenis en diversaj kolektivaj diskografiaj projektoj, kiel en la disko por helpi al Etiopio, aŭ en filmaj muzikoj. Ŝi denove ricevis kvin Felix-ojn. En 1986, dum ŝi nur estis 18 jara, kaj dum ŝi ĵus eldonis unu-kanzonan albumon "Billy", ŝi decidis elscenejiĝi dum kelkaj tempoj, por prilabori sian aspekton kaj lerni la anglan. Post tiu interpaŭzo, la komponisto kaj itala aŭtoro Romano Musumarra verkis por ŝi "Je ne veux pas" (Mi ne volas). Tiu vinildisko estis la laste eldonita de la disk-eldonisto Pathé.

Eŭropa rekono[redakti | redakti fonton]

En 1987, ŝi produktis la albumon Incognito, kiu estis ekterordinara sukceso. Rimarkita de la svisaj komponistoj Atilla Serefthug kaj Nella Martinetti, ŝi estis elektita por reprezenti Svislandon ĉe la eŭropa kanzon-konkurso Eurovision kantante Ne partez pas sans moi (Ne foriru sen mi). Gajninte la konkurson en Dublino, la 30-an de aprilo 1988, la Eŭrovido favoris ŝian karieron en Eŭropo.

Monda kariero[redakti | redakti fonton]

En 1990, ŝia albumo Unison kreskigis ŝian internacian rekonon, aparte pro la kanzono kun anglalingva titolo Where Does My Heart Beat Now (Kie mia koro nun batadas).

Ekde tiu periodo, Céline orientiĝis al internacia merkato per rekanto de R&Baj kanzonoj kaj novaj kanzonoj, interalie verkitaj de Diane Warren, komponisto fama pri ties baladoj. Por la albumo Celine Dion en 1992, Warren komponis la kantojn If You Asked Me To (Se vi petus min) de James Bond, Water from the Moon (Akvo de la luno), kaj Nothing Broken but My Heart (Nenio rompita krom mia koro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Yvan Cassar

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de Céline Dion

Site personnel sur Céline Dion

Celine Dion Sales Arkivigite je 2016-03-25 per la retarkivo Wayback Machine

Celine Dion .PT Arkivigite je 2006-07-05 per la retarkivo Wayback Machine

Généalogie de Céline Dion

Muzikvideo: Encore un soir

Referencoj[redakti | redakti fonton]