César Franck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

César Franck (naskiĝis la 10-an de decembro 1822 en Liege - mortis la 8-an de novembro 1890 en Parizo) estas belgdevena franca komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo, unu el la fondintoj de la moderna franca muziko.

Li studis private en Parizo ĉe Antonín Rejcha kaj ekde 1858 agis kiel orgenisto en la preĝejo Sainte-Clotilde en Parizo kaj profesoro pri orgenludo en la pariza konservatorio.

Aprezon li akiris precipe pro orgina kunligo de malfrubaroka kontrapunkta majstreco kun harmonio de malfrua romantismo.

Krom liaj orgenaj verkoj estas ofte ludata lia Simfonio d minor, Simfoniaj variacioj por piano kaj orkestro (1885), Pianokvinteto f minor, simfonia poemo Damnita ĉasisto (1883) k.a.