CATL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CATL
negocopublika kompanio vd
Dum 2011 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Robin Zeng vd
Sidejo Ningde
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Dungitoj 10 000
Agokampo litia-jona akumulatoro
ISIN-kodo CNE100003662
TTT Oficiala retejo
vdr
CATL en Arnstadt
CATL en Arnstadt/Erfurter Kreuz, ĉefenirejo

Contemporary Amperex Technology Co. Limited (mallongigo: CATL; ĉine: 宁德时代新能源科技股份有限公司) estas novigema kaj dinamika ĉina entrepreno bateriproduktanta kaj bateriteknikevoluiganta kiu fonditis en la jaro 2011-a. Ĉirkaŭ 10 miloj da homoj estas dungitaj ĉe CATL.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Specialiĝo ĝia ampleksas la faron de litiaj-jonaj akumulatoroj por elektraj veturiloj kiel ankaŭ esplorojn pri konservado de energio kaj baterimanaĝeradsistemoj (BMS). Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Ningde/provinco de Fuĝjano; la tri produktadcentroj estas en Ningde, Ŝanhajo kaj Berlino.[1]

La ĉiujara vendokvanto estis en 2017 de 11.84 GWh de kapablo energikonservada.[2] Rilate al la ĉiujara liverado de elektraj veturiloj, hibridaj elektraj veturiloj kaj reŝarĝeblaj hibridaj veturiloj estas CATL la tria plej granda konkuranto en la tuta mondo post Matsushita (Sanyo) kaj BYD-kompanio. CATL strebas gajni ĉirkaŭ la jaro 2020-a tutmondan produktadon de aĵoj litiaj-jonaj de 50 GWh.[3]

En 2018 la ĉinoj anoncis la intencon malfermi novan fabrikon en Arnstadt, Germanujo ĉe Erfurter Kreuz. BMW-kompanio siavice publikigis en 2018 la volon aĉeti kontraŭ la sumo de 4 miliardoj da eŭroj bateriojn de CATL por la aŭtomodeloj Mini kaj iNext.

Partneroj[redakti | redakti fonton]

CATL-teknologiaĵoj uzatas nuntempe de pluraj fabrikantoj de elektraj veturiloj. Internacie la CATL-anoj kunlaboras kun Groupe PSA, Hyundai, Honda kaj BMW. Ene de la Popola respubliko de Ĉinio mem klientoj ĝiaj estas ĉe BAIC Group, Geely, GAC Group, Yutong Bus, Zhongtong Bus, King Long, SAIC Motor kaj Foton Motor.[4]

En januaro 2017 CATL proklamis strategion de ada kunlaboro kun Valmet Automotive kun fokuso pri projektmanaĝerado, inĝenierado kaj bateriliverado por elektrikaj kaj hibridaj elektrikaj veturiloj. Por emfazi tiun ĉi partnerigon CATL akiris 22 procentojn da posed-onoj ĉe Valmet Automotive.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]