CE-signado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normkonforma prezentado de la CE-signado

La CE-signadon devas porti multaj produktoj, kiuj aperas sur la merkato en la Eŭropa Ekonomia Areo. Unuavice tio koncernas teknikajn produktojn, kiel ekz. maŝinojn, protekt-ekipaĵojn sed ankaŭ ludilojn. La CE-signado ne estas kvalitsigelo, sed estas la indiko, ke produktanto efektivigas minimumajn sekurec-postulojn.

Evoluo kaj funkcio

La CE-signado estis enkondukita por atingi sekurecajn produktojn interne de la Eŭropa Ekonomia Areo kadre de la libera komercaĵo-trafiko. Oni ofte nomas ĝin la "pasporto" por la Eŭropa enlanda komerco. La mallongigo "CE" signifas Communauté Européenne, france por „Eŭropa Komunumo“.

EU-direktivoj laŭ artikolo 95 EU-kontrakto determinas sekurecpostulojn minimumajn. La produktanto devas plenumi tiujn ĉi normojn pri produkt-sekureco. La sekurec-pruvo okazas en precize regulita procedo („procedo de la konformeco“). En multaj kazoj la produktanto rajtas atesti memstare la konformecon. Sed por tre danĝeraj produktoj, farantoj devas komisii eksterentreprenan institucion al speciala ekzameno („ekzameno pri konstruspecimeno“).

Per la CE-signado la produktanto konfirmas, ke la produkto plenumas la koncernajn postulojn. Absoluta sekureco – en la senco ke „nenio plu povos okazi“ - neniel estas atestata, sed nur sekureco, kiu dependas nelaste de teknikaj eblecoj kaj de ekonomiaj cirkonstancoj. La minimumaj sekurec-postuloj estas regulitaj en leĝaj normoj por apartaj produkt-grupoj. Tiuj leĝaj normoj por produktoj kun la CE-signado bazas sur unuecaj direktivoj de la EU kaj egalas en la tuta Eŭropa Ekonomia Areo. Se produktanto ne plenumas sian taskon, la merkat-enkondukanto havas la samajn devigojn. La sekurecpostuloj ankaŭ estas plenumendaj, se memfarita produkto nur disponas por propra uzo aŭ se produkto estas importita el lando ekster la Eŭropa Ekonomia Areo. La leĝaj normoj pri produkt-sekureco devigas la faranton kunliveri uzad-instrukcionprodukt-priskribon. La minimuma enhavo de la uzad-instrukcio (ekz. por maŝino) respektive de la produkt-priskribo (ekz. por persona protekt-ekipaĵo) estas ankaŭ regulita en la koncerna normo.

Kelkaj produktgrupoj

  • Laboriloj: Direktivo 89/655/Eŭropa Ekonomia Komunumo, de la 30-an de novembro 1989
  • Premtenujoj: Direktivo 404/87/Eŭropa Ekonomia Komunumo, de la 25-an de junio 1987
  • Medicinproduktoj: Direktivo 1993/42/Eŭropa Ekonomia Komunumo, de la 14-an de junio 1993
  • Personaj protekt-ekipaĵoj: Direktivo 1989/686/Eŭropa Ekonomia Komunumo, de la 21-an de decembro 1989
  • Elektro-laboriloj: Direktivo 2006/95/Eŭropa Komunumo, de la 12-an de decembro 2006
  • Ludiloj: Direktivo 378/88/Eŭropa Ekonomia Komunumo, de la 3-an de majo 1988

Eksteraj ligiloj