Chen Shide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CHEN Shide)

Ĉina esperantisto


Chen Shide
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1904 (1904-11-30)
Morto 2-an de marto 1995 (1995-03-02) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

CHEN Shide (ZENSTO) (陳世德, naskiĝis 1905 - mortis la 2-an de marto 1995 en Pekino) estis ĉina esperantisto.

Li eklernis Esperanton en 1928. En 1931, kun Hujucz kaj aliaj, li fondis Ĉinan Proletan E-istan Union. La mimeografita Proletara E-koresponda mesaĝo estis tradukita kaj presita en lia hejmo. En 1933 li fondis la revuon Tagiĝo. Li organizis E-societojn en Suzhou (1933), Changsha (1938) kaj Chongqing (1950); la lastan li ankaŭ prezidis. En 1952 li eklaboris kiel sekretario de Ĉina E-Ligo, poste ankaŭ en la redakcio de El Popola Ĉinio.

Li gvidis E-kursojn en superaj lernejoj, ĉe radio (1964), kaj multaj el liaj lernintoj fariĝis profesiaj e-istoj. En la 80-aj jaroj li revigligis la movadon en Suzhou, kunfondis kaj prezidis asocion (1983) en Jiangsu. Zensto estis vicprezidanto de Pekina Asocio de Veteranaj E-istoj, komitatano - poste honora komitatano - de ĈEI., ĉefredaktoro de Nova vortaro EsperantaĈina (1959), fakdelegito pri tradukado kaj E-instruado.