Chu Tu-nan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CHU Tu-nan)
Chu Tu-nan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1898 (1898-11-30)
Morto 11-an de aprilo 1994 (1994-04-11) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Pekina Pedagogia Universitato
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto
vdr

CHU Tu-nan (naskiĝis 1899 - mortis la 11-an de aprilo 1994 en Pekino) estis ĉina esperantisto.

Li konatiĝis kun Esperanto jam en 1919 kaj daŭre apogis la movadon en Ĉinio. Elstara ĉina politikisto, li dum multaj jaroj rolis kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso (parlamento). Li estis unu el la ĉefaj apogantoj de la invito okazigi la 71-an UK en Pekino en 1986, vicprezidis ties Honoran Komitaton kaj salutparolis en la inaŭguro. Li iniciatis kaj dum pluraj jaroj prezidis la gravan ĉinan societon "Amikoj de Esperanto". Chu Tu-nan aparte pledis por utiligo de E-o ĉe internaciaj instancoj kiel UN kaj la Eŭropa Komunumo.