Campo Imperatore Near Earth Object Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CINEOS)


Stacio de Campo Imperator
Observatorio
Oficiala nomo: Stazione osservativa di Campo Imperatore
Lando Italio Italio
Municipo L'Aquila
Supermara alteco 2 150 m s. m.
Koordinatoj 42° 26′ 39.02″ N 13° 33′ 27.8″ O / 42.4441722 °N, 13.557722 °O / 42.4441722; 13.557722 (mapo)
Estiĝo 1965
Posedanto Observatorio de Abruco
Situo de la stacio Campo Imperatore en Italio
Situo de la stacio Campo Imperatore en Italio
Situo de la stacio Campo Imperatore en Italio

La programo CINEOS (angla akronimo por Campo Imperatore Near-Earth Object Survey : Enketo pri Apud Teraj Objektoj de Campo Imperator) estas itala astronomia kampanjo destinta malkovri kaj sekvi apud-terajn objektojn.

Ĝi estas plenumita elde la stacio de Campo Imperatore de la observatorio de Abruco proksime de la montmasivo Gran Sasso, je alto de ĉirkaŭ 2150 m. La stacio troviĝas ĉirkaŭ 130 km nord-oriente de Romo. Estis uzata Schmidt-teleskopo de 60-90–183 cm. Ankaŭ la Observatorio de Torino estas engaĝita en tiu kampajno.

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

Malkovro de ATOj[redakti | redakti fonton]

La unua celo de CINEOS estas serĉo de apud-teraj objektoj (ATO-j), precipe la atonaj kaj apohelaj asteroidoj (objektoj, kies orbitoj estas tute intere de tiu de Tero) per vasta ekzameno ĉe malgranda suna elongacio. Ankaŭ aliaj tipoj de apud-teraj objektoj estas serĉata per longaj ekspondaŭroj en la regiono de opozicio.

Atonaj asteroidoj estas gravaj, ĉar cifereca simuloj montris, ke tiuj korpoj ofte estas proksimaj terrenkontaj asteroidoj. Foje, atonaj asteroidoj povas evolui al apohelaj kaj reciproke. Tiel, tiuj korpoj povas veni tre proksimen de la Tero, sed estas malfacile observeblaj elde grundo.

Astrometrio[redakti | redakti fonton]

La dua celo de CINEOS estas provizi rapidajn astrometriajn datumojn por :

  • Sekvo de ATO-j en urĝa bezono de observoj
  • Remalkovro de ATO-j ĉe estontaj aperoj
  • Sekvo de malgrandaj korpoj anoj de aliaj nekutimaj klasoj

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Inter aŭgusto 2001 kaj novembro 2005 CINEOS mezuris pli ol 61000 poziciojn de asteroidoj kaj malkovris pli ol 1600 novaj objektojn, inklude plurajn apud-terajn objektojn kaj unu centaŭron. En majo 2018, ĝi estis je la 16-a rango inter la asteroidaj malkovrintoj.[1] kaj estis la unua itala profesia astronomia kampanjo, kiu malkovris itala ATOn kaj asteroidon trans la orbito de Jupitero.

Plejparto el la malkovros estis atribuataj de MPC al "CINEOS", krom tri al "Campo Imperatore" kaj unu al "Campo Imperatore Near Earth Object Survey".

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Campo Imperatore Near-Earth Object Survey en la angla Vikipedio.