Prepozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CXE)
Vortospecoj

Prepozicio (aŭ rolvorteto[1]) estas klaso de vorto, gramatika partikulo, kiu staras antaŭ alia vorto aŭ vortgrupo montrante, kian frazrolon tiu vorto aŭ vortgrupo havas en la frazo, aŭ kian rilaton tiu vorto aŭ vortgrupo havas al alia vorto aŭ vortgrupo de la sama frazo.

En Esperanto ĉiuj prepozicioj estas vortetoj, do ne alprenas finaĵon.

Prepozicio kaj la proksime parenca vortklaso postpozicio estas ambaŭ membroj de la pli ĝenerala vortklaso adpozicio. Ankaŭ kazaj finaĵoj povas montri frazrolojn kaj frazrilatojn. Bertilo Wennergren en sia esperanta gramatiko PMEG uzas la terminojn "rolmontrilo" (por la prepozicioj kaj la kaz-finaĵo "-n") kaj "rolvorteto" (por la prepozicioj). "Rolvorteto" kaj "adpozicio" estas pli-malpli samsignifaj. Ĉar ne ekzistas postpozicioj en Esperanto, la diferenco ne gravas en la kunteksto de esperanta gramatiko.

Prepozicioj estas oftaj interalie en hindeŭropaj lingvoj, kaj similaj lingvoj, ekz. Esperanto.

En la jena frazo:

La kato dormas sur la tablo.

la prepozicia frazparto "sur la tablo" rolas kiel komplemento, kaj esprimas, kie dormas la kato. La prepozicio mem estas "sur", montrante lokan rilaton de la okazaĵo, kaj ĝia objekto "la tablo" estas la centro de la loka rilato.

Prepoziciaj sintagmoj kutime sekvas la modifitan vorton, kiel en postpoziciaj lingvoj la postpoziciaj sintagmoj kutime malsekvas la modifitan vorton. La ordon oni tamen povas renversi en poezio: ekzemple, "En la mondon venis nova sento".

Ĉiuj lingvoj kun VSO-ordigo uzas prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn. Ankaŭ, la plimulto el aliaj lingvoj, en kiuj la objekto sekvas la verbon (SVO kaj VOS-lingvoj), uzas prepoziciojn, sed kelkaj el tiuj SVO- kaj VOS-lingvoj uzas postpoziciojn.

En Esperanto, la angla, la germana kaj pluraj aliaj lingvoj, multaj prepozicioj povas ankaŭ roli kiel prefiksoj. Oftaj ekzemploj en Esperanto inkluzivas "eldoni", "pripensi", "alveni".

Kelkaj diras (interalie William Auld en La Fenomeno Esperanto), ke oni povas fari prepozicion el nuda radiko. Plej ofte uzataj tiel estas far (= fare de, farita de) kaj cel (= cele al, celante). Sed tiu uzo ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptata.

En kelkaj planlingvoj, interalie Volapuko kaj Vorlino, oni povas fari prepozicion el baza radiko per gramatika finaĵo, kiel oni faras substantivojn, verbojn, adjektivojn, kaj adverbojn en Esperanto per la diversaj finaĵoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.