Ca' d'Oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fasado de la Palaco Ca’ d’Oro vidate ekde la Granda Kanalo

Ca’ d’Oro estas palaco ĉe la Granda Kanalo de Venecio. Sian nomon „ora domo“ la konstruaĵo dankas la konstruaĵo al la elspeza tegaĵo el multkolora marmoro, al la origine malavara surpentrado per ultramaro kaj al la orumitaj ŝtontajlaĵoj ĉe la fasado fronta la Kanalo.

La palaco estas karakteriza ekzemplo por la venecia gotika arĥitekturo de la frua 15-a jarcento. La komenca interligo de kolono kaj arko fundamente ŝanĝiĝis per enkonduko de ornamriparo al la tiel nomata flamgotiko, kiu transinterpretis la iaman simplan arkon al ornamripa formo, montranta akraeĝan, maltrankvilan, ludeman profilon. Kontraŭ ĉi tiu gotika influo ĉiam ekflamis malakordo, videbla ankaŭ de ĉi tiu fasado. La malsupra etaĝo montras tute alian arkopozicion, kiu montras sur la komenciĝan renesanco en Venecio.

La konstruon de la palaco, okazanta inter 1421 kaj 1442, komisiis Marino Contarini, trezoradministristo ĉe Sankta Marko. La reuzo de grandaj partoj de la romanika antaŭa konstruaĵo kondukis al malsimetria strukturo de la fasado kaj de la ĉambroj. Arĥitekto estis Bartolomeo Buon, la ŝtontajlistajn laborojn realigis inter alie Matteo Raverti. Post la pereo de la respubliko la palaco plurfoje ŝanĝis siajn posedantojn. Ĝi estis malzorgata kaj minacis kadukiĝi substance. En la 19-a jarcento ĝi apartenis al dancistino Maria Taglioni, kiu malkonstruigis la ŝtupardomon en la interna korto kaj la gotikajn balkonojn al la korto.

Galerio Franchetti en Ca’ d’Oro[redakti | redakti fonton]

En 1895 barono Giorgio Franchetti estis aĉetinta la palacon Ca’ d’Oro, elspeze riparinta la kadukan domon kaj instalinta en la riparita domo artokolekton. En 1915 li donacis domon kaj kolekton al la itala ŝtato.

La domo estas nun muzeo por plejparte venecia arto ekde la gotiko ĝis la baroko. Krom pentraĵoj kaj skulptaĵoj ĝi ekspozicias ankaŭ artmetiaĵojn kaj tapiŝojn. La interna ekipaĵo pro longdaŭra kadukeco ne plu havas sian originan aspekton. Kelkajn ĉambrojn oni ekipis dum la riparado per plafonoj el aliaj palacoj. La ĉambroj mem estas ekipitaj per malnova venecia meblaro kaj peras impreson pri la pompo de venecia loĝkulturo.

Ca’ d’Oro ekspozicias inter alie pentraĵojn de Andrea Mantegna kaj van Dyck, skulptaĵojn de Tullio Lombardo same kiel la paliĝintajn restaĵojn de la freskoj freskoj, per kiuj Giorgione kaj Ticiano estis surpentrintaj la fasadon de la Fondaco dei Tedeschi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

45.44067812.333865