Cañizares (Cuenca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cañizares (Kvenko))
Cañizares
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Politiko
Urbestro Cesar Bodoque PSOE
Demografio
Loĝantaro 488  (2016)
Loĝdenso 6,39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 2° 11′ U (mapo)40.5186403-2.1913136Koordinatoj: 40° 31′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 137 m [+]
Areo 76,34 km² (7 634 ha)
Cañizares (Provinco Kvenko)
Cañizares (Provinco Kvenko)
DEC
Cañizares
Cañizares
Situo de Cañizares
Cañizares (Hispanio)
Cañizares (Hispanio)
DEC
Cañizares
Cañizares
Situo de Cañizares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañizares [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Cañizares [kanjiZAres] (Kareksejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas cañizariegos. La censita loĝantaro en 2016 estis de 488 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,39 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cañizares estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,137 m super marnivelo; je malpli ol 60 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 76,34 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°31′07″N 2°11′29″Ok.

La plej proksimaj vilaĝoj estas Puente de Vadillos je 4 km, Fuertescusa same je 4 km, Herrería de Santa Cristina je 6 km (laŭ tera vojo maltaŭga) kaj Cañamares je 10 km.

En la municipa teritorio troviĝas la jenaj submunicipoj: Cañizares, Huerta de Marojales kaj Puente de Vadillos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañizares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañizares kie oni alvenis al la nunaj 488.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]