Caacupé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caacupé
la urba baziliko
la urba baziliko
la urba baziliko
municipo de Paragvajo • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Paragvajo
Departemento departemento Cordillera
Poŝtkodo 3000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 864  (2019) [+]
Loĝdenso 392 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 23′ S, 57° 8′ U (mapo)-25.386-57.141Koordinatoj: 25° 23′ S, 57° 8′ U (mapo)
Alto 179 m [+]
Areo 145 km² (14 500 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Caacupé (Paragvajo)
Caacupé (Paragvajo)
DEC
Caacupé
Caacupé
Situo de Caacupé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caacupé [+]
vdr

Caacupé estas urbo de Paragvajo. Ĝi estas la administra centro de la departemento Cordillera, unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. La urbo situas en la centra sudo de la lando.

La urbo estis fondita la 4-an de aprilo 1770 kaj situas ĉirkaŭ 50 kilometrojn oriente de la ŝtata ĉefurbo Asunciono en monteta pejzaĝo, kiu donis la nomon al la ĉirkaŭa departamento (Cordillera signifas "montaro").

La klimato estas subtropika kun jara mezumo de 22 celsiusaj gradoj kaj jara pluvokvanto de mezume 1536 milimetroj.

Nacian signifon la loko havas precipe pro sia urbocentra katolika katedralo Basílica de la Virgen de los Milagros, do Baziliko de la Virgulino de la Mirakloj, la episkopa preĝejo de la diocezo Caacupé. La de granda kupolo kovrita baziliko estas la plej granda preĝejo kaj religia centro de la lando. La konstruado estis komencita en 1945 kaj post multaj prokrastoj en konstruo, interalie pro manko de mono, nur en 1988 estis konsekrita per papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia vizito al Paragvajo.