Cabañas Raras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabañas Raras
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24412
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 316  (2023) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 6° 38′ U (mapo)42.62-6.6402777777778Koordinatoj: 42° 37′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 19,11 km² (1 911 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabañas Raras (Provinco Leono)
Cabañas Raras (Provinco Leono)
DEC
Cabañas Raras
Cabañas Raras
Situo de Cabañas Raras
Cabañas Raras (Hispanio)
Cabañas Raras (Hispanio)
DEC
Cabañas Raras
Cabañas Raras
Situo de Cabañas Raras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas Raras [+]
vdr

Cabañas Raras [kaBAnjas RAras] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Cabañas Raras estas etimologie rilatebla al Disaj Kabanoj (tiukadre kabano aperas en la blazono), kaj iam nomiĝis Cabañas del Portiel de Don Fernando kie Portiel estis aludo al pontopagejo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Preĝejo de Cortiguera.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabañas Raras kaj Cortiguera [kortiGEra], okupas totalan areon de 19,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 331 loĝantojn. Ĝi ne perdis multajn loĝantojn laŭlonge de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 122 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En 1467 okazis la ribelo irmandiña, kaj rezulte la posedanto de Cabañas, nome Álvaro Sánchez, estis malliberigita kaj poste ekzekutita. Dum la cetero de la jarcento okazis konfliktoj inter la diversaj nobeloj kiuj klopodis ekposedi la areon; la Katolikaj Gereĝoj devis interveni por solvi tiun konflikton. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Kaj servoj kaj industrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]