Cabañas de Polendos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabañas de Polendos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40392
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 4° 7′ U (mapo)41.066944444444-4.11Koordinatoj: 41° 4′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 939 m [+]
Areo 26,41 km² (2 641 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cabañas de Polendos (Provinco Segovio)
Cabañas de Polendos (Provinco Segovio)
DEC
Cabañas de Polendos
Cabañas de Polendos
Situo de Cabañas de Polendos
Cabañas de Polendos (Hispanio)
Cabañas de Polendos (Hispanio)
DEC
Cabañas de Polendos
Cabañas de Polendos
Situo de Cabañas de Polendos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas de Polendos [+]
vdr

Cabañas de Polendos [kaBAnjas depoLENdos] estas municipo en la sudocentro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Cabañas de P. estas etimologie komprenebla kiel Kabanoj de P.

Cabañas de Polendos en la provinco Segovio.
La preĝejo.
Ruinoj de romanika ermitejo de Aguejas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 184 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la 1940-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi enhavas la submunicipon Mata de Quintanar kun 79 loĝantoj en 2021. Ene de la municipa teritorio estas la senhomejo Agejas, el kiu restas la ruinoj de romanika ermitejo.

Ĝi distas 17 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Escobar de Polendos, Torreiglesias, Cantimpalos, Encinillas, Adrada de Pirón, Brieva, Valseca, Bernuy de Porreros kaj Espirdo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj inter kiuj menciindas la preĝejo kaj la ruinoj de romanika ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]