Laguna de Negrillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laguna de Negrillos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24234
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 050  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 5° 40′ U (mapo)42.239444444444-5.6616666666667Koordinatoj: 42° 14′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 778 m [+]
Areo 71,8 km² (7 180 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Laguna de Negrillos (Provinco Leono)
Laguna de Negrillos (Provinco Leono)
DEC
Laguna de Negrillos
Laguna de Negrillos
Situo de Laguna de Negrillos
Laguna de Negrillos (Hispanio)
Laguna de Negrillos (Hispanio)
DEC
Laguna de Negrillos
Laguna de Negrillos
Situo de Laguna de Negrillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laguna de Negrillos [+]
vdr

Laguna de Negrillos [laGUna deneGRIljos] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. Laguna de Negrillos estas etimologie komprenebla kiel Lageto de Ulmoj. Kiel aludo al iamaj lagetoj estas arĝenta nimfeo super verda fono en la blazono.

La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabañeros, Conforcos, Laguna de Negrillos kaj Villamorico, okupas totalan areon de 71,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 057 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Leono, provinca ĉefurbo; proksimas la riveroj Esla kaj Órbigo. Ĝi limas norde kun Pobladura de Pelayo García kaj Villademor de la Vega; sude kun Ribera de la Polvorosa, Grajal de Ribera, La Antigua kaj Cazanuecos; oriente kun Toral de los Guzmanes, Algadefe kaj Villamandos; okcidente kun Villaestrigo kaj Zotes del Páramo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado, kun mencioj en la 10-a kaj 11-a jarcentoj dekomence al eklezio, poste al diversaj senjoroj. La areo apartenis al la Regno Leono. En 1205 la reĝo Alfonso la 9-a havigas propran foruon al la urbo, kiam jam estis kastelo kaj murego por protekto de la vojoj kaj reloĝado. Tiel ĝi iĝis ĉefurbo de senjorlando de 13 domaroj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj malplie brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, kastelo, preĝejoj, piedirado, festoj, kuirarto) kaj servoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]