Cabanatuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo en Cabanatuan
Placo en Cabanatuan
Cabanatuan
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 3100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 327 325  (2020) [+]
Loĝdenso 1 702 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 29′ N, 120° 58′ O (mapo)15.490833333333120.96777777778Koordinatoj: 15° 29′ N, 120° 58′ O (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Areo 192,29 km² (19 229 ha) [+]
Cabanatuan (Filipinoj)
Cabanatuan (Filipinoj)
DEC
Cabanatuan
Cabanatuan
Situo de Cabanatuan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabanatuan [+]
vdr

Cabanatuan [kabanatuan], tagaloge Lungsod ng Cabanatuan, estas katolika diocezo, universitata urbego (triaklasa kaj komponenta) en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo.

Urbodomo de Cabanatuan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cabanatuan situas sur ebenaĵo laŭ rivero [1]. Provinca ĉefurbo Palayan troviĝas 10, Tarlakurbo 39, Kezonurbo 91, ĉefurbo Manilo 102 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Cabanatuan estis fondita kiel urboparto de Gapan en 1750 kaj iĝis municipo kaj ĉefurbo de Nova Ekijo en 1780. La sideja titolo estis forprenita inter 1850-1917, poste en 1965 jam Palayan estas la sidejo. Tamen kelkaj provincaj oficejoj restis en Cabanatuan. Dum la japana dominado (1942-1945) la japanoj konstruis tie tendaron por usonaj militkaptitoj. Cabanatuan estis epicentro de forta sismo en 1990. La urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en 1971 kaj laŭ alia filipina klasifiko en 1950, fine estis deklarita urbanizita urbo en 2012.

Hotelo en Cabanatuan

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cabanatuan estas la ekonomia koro de Nova Ekijo. Kiel nabo, multe da homoj navedas al Cabanatuan. Kvankam la urbo ne havas signifajn industriojn (la plej menciinda estas la motorveturilindustrio), ĝia dinamika serva sektoro (ekzemple financa centro) kune kun la flora agrikulturo movas la ekonomion antaŭen.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

Cabanatuan havas plurajn universitatojn, altlernejojn, akademiojn, kolegiojn kaj katolikaj seminarion.

La ĉefa religio estas la katolika kun katedralo, krome metodistoj, protestantoj havas kirkojn, eĉ 2 moskeoj ekzistas en Cabanatuan.

Unu el la universitatoj en Cabanatuan

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Cabanatuan renkontiĝas 3 aŭtovojoj kaj aliaj flankovojoj, tial la urbo estas signifa centro de aŭtobusoj por longdistancaj itineroj. Ene de la urbo la loĝantoj uzas pli ol 30,000 triciklojn, tial Cabanatuan estas la "Triciklo-ĉefurbo de Filipinoj". Oni uzas ankaŭ busetojn. Estas ankaŭ forlasita fervoja linio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Cabanatuan estas klasifikita kiel tropika, eĉ la urbego estas unu el la plej varmegaj en la lando kun rekorda kulmino 53 en 2015. Jare pluvas po 1781 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. Laŭ temperaturo ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Muzeo de Cabanatuan

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Cabanatuan havas ĝemelurbojn nur enlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans