Cabezabellosa de la Calzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabezabellosa de la Calzada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37490
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 5° 29′ U (mapo)41.043611111111-5.4902777777778Koordinatoj: 41° 3′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 8,49 km² ( 849 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezabellosa de la Calzada (Provinco Salamanko)
Cabezabellosa de la Calzada (Provinco Salamanko)
DEC
Cabezabellosa de la Calzada
Cabezabellosa de la Calzada
Situo de Cabezabellosa de la Calzada
Cabezabellosa de la Calzada (Hispanio)
Cabezabellosa de la Calzada (Hispanio)
DEC
Cabezabellosa de la Calzada
Cabezabellosa de la Calzada
Situo de Cabezabellosa de la Calzada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezabellosa de la Calzada [+]
vdr

Cabezabellosa de la Calzada estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Cabezabellosa [kabezabeLJOsa] estas tradukebla etimologie al Hararkapo alude al monteto kovrita per vegetaĵaro kaj de la Calzada aludas al la antikva ŝoseo inter Salamanko kaj Medina del Campo.

Preĝejo de Ntra. Sra. de la Asunción.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 8,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]